Naciismo: Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Naciismo
Naciismo
Naciismo
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1930
Urbo Lepsiko, presita en Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 124
vdr

Naciismo : Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj estas la reorganizita tuto en libroformon de artikoloj de Eŭgeno Lanti tiutemaj el la tiame ĉiusemajna gazeto Sennaciulo publikigita en 1930. Laŭ la antaŭparolo ĝi estas "...la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko." ; la dua kaj tria partoj estus titolotaj, respektive, Internaciismo kaj Sennaciismo. Kvankam tion li proklamis, li tamen nek verkis ilin nek al ili serioze realudis en sia verkaro. La sola plu restanta indiko pri traktado tia troviĝas en Manifesto de la Sennaciistoj (1931) en kiu li dediĉas al ili ambaŭ malpli ol ses mil vortoj.

Ĉapitre trionigita (Deveno de la Naciismo, La Naciismo ĉe la Antikvaj Grekoj kaj Italoj, La Moderna Naciismo), ĝi traktas la nocion de Naciismo laŭ perspektivo praorigineca, kian sociologoj de post la dua mondmilito evitis, cedintaj al la modernismo. Tiu ĉi pozicio konstituas kontraŭsencon el multo en Lanti'a pensado precipe ĉar la metodo aplikita similas al kio hodiaŭ estus agnoskata kiel kritikema postmodernismo. Retenas li, tamen, siajn fontojn plej ofte uzitajn; notinde, Naciismo estas la nura verko kompleta de Lanti kiu citas la tri maîtres du soupçon[1], t.e. Markso, Freŭdo, kaj Niĉeo. Lanti komentas nur unuopajn citojn de iliaj pensoj: pri Markso, renverson de difino ĉe "patrujo", "Karl[o] Marks[o] diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento ekzistas en ilia spirito." (Lanti uzas la vorton ento en la senco de la tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo); pri Freŭdo, la distingon disde siaj formulacioj de totemo kiel koncepto, "[Freŭdo] ne pli bone sukcesis ol la etnografoj." (laŭ Lanti, tabuo estas personiĝo ĉe la fetiĉo); pri Niĉeo, konsenton al lia citaĵo, ke "...[la nuntempaj] ateistoj estas piaj homoj." (Lanti notas "ateistaj tomboj", kiu kongruas kun lia ofta kritiko pri "kulto de putranta karno").

**Averto!** Respondi al "Kio estas naciismonacio?" ne facile estas. Neniu ĝisnuna formulacio estas vaste akceptata inter fakuloj, kaj la tuta temo aperta restas por debato. Tamen, la majoritato de fakuloj aktualaj ĝenerale akceptas nociojn, kiuj kategoriigus la formulacion de Lanti heterodoksa. Kaŭze de tio, la leganto subkomprenu ĉe ĉia pretendo la noton "laŭ [la sube menciataj influoj de] Lanti".

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Konceptigo de Naciismo[redakti | redakti fonton]

De perspektivo praorigineca, Lanti reeĥas, kiel li kutime faras tra sia verkaro, je Bertrand Russell ĉe la malfermo de la teksto, emfazante konstatendon pri naciismo, ke "...restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero". Li postulas, ke la familio funkciis kiel la "unua ĉelo societa". Per elvolviĝo evolua, kulto pri la prauloj ĉe klanoj konsistigis la unuan religion kaj plutenis sin per totemoj kaj mitoj pri fajro. La superforton kiu estas la idea pelilo preter la totemo kiu tredas tra la dialektikon li nomas mana-o kaj ĉi tiel priskribas:

La mana-o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas. La mana-o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.

Ankoraŭ en la "primitiva socio", laŭ Lanti, eventoj kiel la potlaĥo kaj kultaĵoj kiel la fetiĉismo ŝvelas, el kiuj naskiĝas tabuoj. Per kunfandiĝo de la klanoj en pli grandajn unuojn, Lanti postulas, ke tiel kreiĝis la unuaj t.n. civilizacioj.

Ĉapitro 1: Deveno de la Naciismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiame distingiga kriterio estas la en-grupo disde la ekster-grupo. En la praepokoj, laŭ la kompreno de frua naciismo, la en-grupo la familio kaj pli streĉite ankaŭ la familiaroj estis kiel samlandanoj. La konsekvenco de danĝero en nacio dum tiuj tempoj, sed ankaŭ tratempe aplikebla, estas "...ju pli landano malamas fremdulon, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.". Ĉi tie, "kolektiva konscienco" volas diri, ke tiuj samaktivintoj pravigas al si la reafirmon pri ties en-grupeco. La aktivo tiam plej solidarige interfamilia estis la potlaĥo, kiu ne nur funkciis kiel festo, sed, ke "...per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo; per ĝi la estreco individuiĝas...". Tia individuiĝo estas iel personiĝo de la mana-o, kia al ĝi tiras ankaŭ fetiĉon, kiu simbole emblemiĝas forme al totemo; totemon kvazaŭ diecan. Ĉi tiel, akompanata la estron al li kun la dankodevo de la potlaĥanoj estas sinsubmeto al formaleco. Tiu fluktuo estas la fonto de ĉirkaŭ li tabuoj.

Ĉapitro 2: La Naciismo ĉe la Antikvaj Grekoj kaj Italoj[redakti | redakti fonton]

Lanti emfazas la kredojn pri bezono de ĝuste farota entombiĝo kaj de la hejma altaro. Kameno plutenanta la fajron statis kiel la altaro mem, kiu konsekvence efikis sur la politiko de propraĵo, precipe ĉe la organizado de domoj, kaj protektis la kulton de familio. Lanti rememorigas, ke familio kiel koncepto estas tre diferenca al la hodiaŭa koncepto, ke "...la signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajro, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikvo la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri pastreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto." En ĉi tiu periodo kreskis la kvanto da triboj kiuj kunfandiĝis en unuojn pli grandajn. Per la movo disde simpla terkultivado al primitiva industrio, ekaperis mono. Kun peranto interŝanĝebla (t.e. mono) okazis restrukturado de socio tiel, ke la iame hejmaj kultoj vendiviĝis, kaj okazis revolucio en produktkondiĉoj, tio mem kreinte novajn klasojn inter si batalintajn. Dum la Romia Imperio formiĝis des pli grandaj unuoj kies disputoj estis solvitaj per armita milito. Sed, "La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn t.e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia majstro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.". Dum ĉi-periodo okazis tendenco al "mond"-unueco, ke maldiversiĝo tiam progresadis. Desupre malsupren, ĉiuj konkurintoj kontraŭ la plej forta potenco estis disigitaj sub la pli grandajn konstruojn politikajn. Universalismo burĝonis jure per ekonomio, filozofie per juro, lingve (latina kaj greka) per filozofio, kosmopolitisme per lingvo, demokratie per kosmopolitismo; ĉiuj inter ili sin apoginte. En ĉi tiu periodo ekaperis la unuaj "sennaciuloj", inkluzive kristanojn, ĝis kiam ankaŭ tiu religio kunfandiĝis sub la pli grandajn konstruojn politikajn.

Ĉapitro 3: La Moderna Naciismo[redakti | redakti fonton]

La moderna naciismo komencas ĉe la deirpunkto kiam plej ofte oni traktas la kreiĝon de naciismo: la Revolucio de Francujo. Tiel, la nocio de nacio kreiĝis en la senco, ke "Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj.". Opiniinte naciojn vivaj organismoj, la cetero de kio iam estis la mana-o trovis korpon en la nacio el kiu ĉiuj devis interpreti sin ĉelo kies pluvivado dependis de la pluvivado de la nacio mem. Komuna kun aliaj verkoj intermilitaj, tiu ĉi sekcio avertas pri la lecionoj lernitaj pro la unua mondmilito, ties kaŭzoj, la nesufiĉo de institucioj por kurbi for de alia milito kaŭzota per naciismo, kaj la ankoraŭaj minacoj de naciismaj emoj hontinta Eŭropon.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Apogas la argumenton de Lanti la pensado de (inter aliaj):

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Ricœur, De l'interprétation: Essai sur Freud, Paris, Maison d'éditions du Seuil, 1965.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]