Saltu al enhavo

Nacilingvaj tradukoj el Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacilingvaj tradukoj el Esperanto ekzistas de du specoj:

  • nacilingvaj tradukoj de Esperanto-originaloj
  • tradukoj inter du naciaj lingvoj pere de Esperanto kiel ponto-lingvo

Oni tradukas ne nur beletron, sed ankaŭ nebeletrajn verkojn.

Tradukojn de Esperanto-originaloj en naciajn lingvojn registris Willem Verloren van Themaat.

Tradukoj el Esperanto-originaloj

[redakti | redakti fonton]

al multaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Tibor Sekelj: Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo originale verkita en Esperanto, publikiĝis aldone en 21 naciaj lingvoj (du pliaj manuskripotoj atendas publikigon):

  • 1957 al la slovena: Kumeuaua, sin pragozda, tradukinto Nina Vidervol, eldonloko Ljubljano Mladinska knjiga, 73 paĝoj, ilustris Vladimir Laković
  • 1958 al la guĝarata: Kumevava Prakrti nám ácaryo (કુમેનવા, પ્રકૃત के आश्चर्य), eldonloko Madras, titolo tradukite: Kumeŭaŭa, Mirakloj de la naturo
  • 1958 al la hindia: Kumevava Prakrti ke eŝĉarya (कुमेनावा, प्रकृति के ऐश्चर्य), eldonloko Madras, titolo tradukite: Kumeŭaŭa, Mirakloj de la naturo
  • 1958 al la kanara: Kumevava Prakrtiya vinódagalu, eldonloko Madras, titolo tradukite: Mirakloj de la naturo
  • 1958 al la marata: Kumevava Nisargám ci lílá, eldonloko Madras, titolo tradukite: Ludo de la naturo
  • 1958 al la tamila: Kumevava Ivarkai vinótekal, eldonloko Madras, titolo tradukite: Mirakloj de la naturo
  • 1958 al la telugua: Kumevava Prakrti vintalu, eldonloko Madras, titolo tradukite: Mirakloj de la naturo
  • 1980 al la ĉina: Kumevava, Pekino 2-a eldono
  • 1958 al la hebrea: בן י'ער הבראשית (Ben ja’ar habrešit), eldonloko Tel-Avivo Napomena Materijalni opis, 79 ilustritaj paĝoj
  • 1958 al la islanda: Kumeŭaŭa sonur frumsógarns, tradukinto Stefan Sigurdsson - legita en la radio en la somero de 1958
  • 1959 al la makedona: Kumeuaua sin na prašumata, tradukinto Tome Arsovski, eldonloko Skopje Kočo Racin Biblioteka Galeb. Kolekto 3 Nr. 10, 73 ilustritaj paĝoj
  • 1962 al la albana: Kumeuaua Bir Xhungle, tradukinto Halil Jupa, eldonloko Priŝtino Rilindja
  • 1975 al la serba: Kumevava sin prašume, tradukinto Vladimir Laković [kaj aliaj], eldonloko Subotica Osvit, 113 paĝoj
  • 1985 al la serba: Kumevava sin prašume: omladinski roman, tradukinto Vladimir Laković [kaj aliaj], Subotica Tibor Sekelj, 113 paĝoj
  • 2003 al la serba: Кумевава, син прашуме (Kumevava sin prašume), tradukinto Andrej Vojković, eldonloko Beogrado Kreativni Centar - Biblioteka Svet je jedan, 95 paĝoj + bildoj, ISBN 9788677812065 OCLC-numero 732607024, en cirila skribo bildoj: Andrej Vojković, formato 11 x 18 cm, 1a kaj 2a eldono en 2003, 3a en 2006, 4a en 2008
  • 1988 al la hungara: Kumevava, az őserdő fia, tradukinto István Ertl, eldonloko Budapeŝto Magyar Eszperantó Szövetség, 60 paĝoj, ilustris: Bánfalvy Ákos
  • 1983 al la japana: ジャングルの少年 (Janguru no shōnen), tradukintoj Ichirō Takasugi kaj Tatsuhide Matsuoka, eldonloko Tokio Fukuikan Syoten 福音館書店, 147 paĝoj
  • 1985 al la rusina (el la serba traduko): Kumevava sin pralesa, tradukinto Mikola Skuban, eldonloko Novi Sad Ruske Slovo, 113 paĝoj
  • 1988 al la sveda: Kumeuaua djungelns son, tradukinto Leif Nordenstorm, eldonloko Boden Nordenstorms Förlag, 68 paĝoj, ISBN 91-971004-0-4, ilustris: Maria Storvall
  • 1989 al la ukraina (el la serba traduko): Кумевава, син джунхлів (Kumevava, syn ĝunhliv), tradukinto Nadeĵda Nikolaevna Gordienko-Andrianova, eldonloko Kievo Veselka
  • 1992? al la nepala: Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, tradukinto Gamvir Man Shresta, eldonloko Katmanduo Jogamba Instituto de Esperanto
  • 1999 al la hispana: Kumewawa el hijo de la selva, tradukinto Guillermo Alfredo Cook, eldonloko Karakaso Fondo Editorial Tropykos
  • 2010 al la malta: Kumewawa Iben il-Ġungla, tradukinto K. Mallia, eldonloko Rabato Wise Owl, 72 paĝoj.
  • Aldone, al la ĉeĥa, ankoraŭ ne publikigita, je titolo Kumeuaua, syn džungle en manuskripto ekzistas du tradukoj, nome de Marie Bartovská kaj Jana Cíchová.

Ekzistas ankoraŭ pluraj aliaj romanoj kaj etlologiaj priskriboj de Tibor Sekelj same tradukitaj el Esperanto al pluraj lingvoj. Pri ili vidu la liston Tibor Sekelj/Bibliografio.

Anna Löwenstein: La ŝtona urbo originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1999.

  • Rapide sekve ĝi publikiĝis ankaŭ en anglalingva versio, verkita de la aŭtorino mem.
  • En 2010 aperis traduko en la franca (La Ville de pierre) de Godeleine Logez;
  • hungara traduko aperis en 2014 (A kőváros) de Lenke Szász
  • kaj en 2024 aperis traduko en la portugala (A Cidade de Pedra) de Luiz Ladeira.

al la ĉeĥa lingvo

[redakti | redakti fonton]

Esperanto kiel ponto-lingvo

[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥan lingvon

[redakti | redakti fonton]

El la ĉeĥa lingvo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]