Nada Heiligstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nada Heiligstein
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto 7-an de aŭgusto 1941 (1941-08-07) (30-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto • bankoficisto
vdr

Nada HEILIGSTEIN (1911 - 1941) estis zagreba komunista aktivulo kaj esperantisto.

Ŝi esperantiĝis en la jaro 1928. Profesie, ŝi fariĝis bankoficisto en Zagrebo, kaj aktivis ene de la Komunista Partio. La 28an de junio 1941 ŝi estis arestita de la ustaŝa polico, kaj mortigis sin en la policejo la 7an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]