Nader Ŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nadir Ŝah)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nader Ŝaho
Ŝaho
NaderShahPainting.png
Lion and Sun Emblem of Persia.svg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1688 (1688-10-22)
en Dargaz
Morto 19-an de junio 1747 (1747-06-19) (58-jara)
en Kuĉano
Tombo Maŝhado [#]
Religio sunaismo [#]
Ŝtataneco Irano [#]
Subskribo Nader Ŝaho
Familio
Dinastio Afŝaridoj [#]
Gefratoj Ebrahim Khan [#]
Edzino Q25543225 [#]
Idoj Reza Qoli Mirza Afshar • Morteza Mirza Afshar [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Nader Ŝaho Afŝar (perse نادر شاه افشار; konata ankaŭ kiel Nader Koli Bejg نادر قلی بیگTahmāsp Koli Ĥan تهماسپ قلی خان) (Aŭgusto 1688[1] – 19a de junio 1747) estis unu el la plej povaj regantoj de Irano en la historio de la lando, kiu regis kiel Ŝaho de Irano (Persio) el 1736 ĝis 1747 kiam li estis murdita dum ribelo. Pro sia militista genieco[2] pruvita en siaj nombraj kampanjoj tra tuta Mezoriento, Kaŭkazio, Centra kaj Suda Azio, kiel en la bataloj de Herat, de Mihmandust, de Murche-Khort, de Kirkuk, Baghavardo, de la Ĥajber-pasejo, de Karnal kaj de Kars, kelkaj historiistoj priskribis lin kiel Napoleono de Persio, Glavo de Persio,[3]Dua Aleksandro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nader Ŝaho estis iranano kiu apartenis al la turkmena ano de la afŝara tribo de Ĥorasano en nordorienta Irano,[4] kiu estis haviginta militistan povon al la Safavidoj ekde la epoko de Ŝaho Ismail la 1-a.[5]

Nader enpoviĝis dum periodo de ĥaoso en Irano post ribelo fare de la Hotakaj Paŝtunoj elpostenigis la malfortan ŝahon Sultan Husejn, dum la malamikego de la Safavidoj, nome la Otomanoj, same kiel la Rusoj estis kaptintaj iranan teritorion por ili mem. Nader reunuigis la Iranan regnon kaj forigis la invadantojn. Li iĝis tiom povega ke li decidis elpostenigi la lastajn membrojn de la Safavida dinastio, kiuj estis regantaj Iranon dum ĉirkaŭ 200 jaroj, kaj iĝis ŝaho en 1736. Liaj nombraj kampanjoj kreis grandan imperion kiu, je sia plej granda etendo, por mallonge enhavis tion kio estas nune parto aŭ tuto de Irano, Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Norda Kaŭkazio, Irako, Turkio, Turkmenio, Afganio, Uzbekio, Barejno, Pakistano, Omano kaj la Persa Golfo, sed lia milita elspezo havis ruinigan efikon sur la irana ekonomio.[6]

Nader adoris Ĝingis-Ĥanon kaj Timuron, la antaŭaj konkeristoj el Centra Azio. Li imitis ilian militajn heroaĵojn kaj speciale poste en sia regado — ilian kruelecon. Liaj venkoj dum siaj kampanjoj tuj faris lin la plej pova suvereno de Okcidenta Azio, kiu regis super tio kio estis certe la plej pova imperio en la mondo,[7] sed lia imperio kaj la Afŝarida dinastio kiun li fondis tuj disintegriĝis post li estis murdita en 1747.[8] La reena punkto en sia militkariero startis el sia dua kaj tria kampanjoj kontraŭ la tiam ribelemaj Lezgoj, same kiel kontraŭ aliaj etnaj grupoj de Dagestano en la nordokcidentaj partoj de sia teritorio. Nader Ŝaho estis priskribita kiel "la lasta granda Azia militkonkeristo".[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La preciza dato de la nasko de Nader estas nekonata sed la 6a de aŭgusto estas la plej "verŝajna" laŭ Axworthy p. 17 (kaj noto) kaj The Cambridge History of Iran (Vol. 7 p. 3); aliaj biografiistoj favoras 1688.
  2. The Sword of Persia: Nader Shah, from Tribal Warrior to Conquering Tyrant "Nader commanded the most powerful military force in Asia, if not the world"
  3. Axworthy p. xvii
  4. Michael Axworthy, The Sword of Persia (I.B. Tauris, 2006), pp. 17–19: "His father was of lowly but respectable status, a herdsman of the Afshar tribe ... The Qereqlu Afshars to whom Nader's father belonged were a semi-nomadic Turcoman tribe settled in Khorasan in north-eastern Iran... The tribes of Khorasan were for the most part ethnically distinct from the Persian-speaking population, speaking Turkic or Kurdish languages. Nader's mother tongue was a dialect of the language group spoken by the Turkic tribes of Iran and Central Asia, and he would have quickly learned Persian, the language of high culture and the cities as he grew older. But the Turkic language was always his preferred everyday speech, unless he was dealing with someone who knew only Persian."
  5. Stephen Erdely and Valentin A. Riasanovski. The Uralic and Altaic Series, Routledge, 1997, (ISBN 0-7007-0380-2), p. 102
  6. “Nāder Shāh 1736-47”, Encyclopædia Iranica.
  7. Modern Conflict in the Greater Middle East: A Country-by-Country Guide p. 84 "Under its great ruler and military leader Nader Shah (1736-1747), Persia was arguably the world's most powerful empire"
  8. The Sword of Persia: Nader Shah, from Tribal Warrior to Conquering Tyrant.
  9. Cambridge History of Iran Vol. 7, p. 59

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lawrence Lockhart Nadir Shah (London, 1938)
  • Ernest Tucker, Nadir Shah's Quest for Legitimacy in Post-Safavid Iran Hardcover 150 pages (4 October 2006) Publisher: University Press of Florida Language: English (ISBN 0-8130-2964-3)
  • Michael Axworthy, Iran: Empire of the Mind: A History from Zoroaster to the Present Day (Paperback) (ISBN 0-14-103629-X) Publisher Penguin 6 November 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]