Nadlara printilo
Aspekto



Nadlara printilo estas elektromeĥanika printilo, kiu faras bitbildojn en formo de rastrumo, kaj taŭgas por eligi kaj tekstan (finisignaran), kaj grafikan datumon. La rastrumon faras nadlara printa kapeto el 9–48 elektromagnetaj nadloj. La kapeto moviĝas de flanko al flanko tra paperfolio kaj printas punktojn sur la papero premante ĝin tra farban rubandon, simile al tajpilo].
Nadlaraj printiloj estas malpli rapidaj ol la laseraj aŭ inkĵetaj, sed ili estas plu uzataj, ekz‑e por printi ĉekojn, plurfoliajn biletojn aviajn ktp.
Avantaĝoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉar nadlara printilo uzas meĥanikan premon, oni povas fari kopiojn uzante karbonpaperon.
- Tial ili ebligas printi plurkopiajn (plurfoliajn) dokumentojn (ekz-e aviajn biletojn).
- Tial nadlaraj printaĵoj pli ol aliaj printaĵoj taŭgas por daŭra arĥiva konservado.
- Nadlara printado ne bezonas specialan paperon, ĝi povas funkcii kun diversaj datumportiloj, i.a. kun malmultekosta papero en ruloj aŭ aliaj formatoj.
- Granda funkcikapablo de la printilo (8 milionoj da linioj) kaj de la printa kapeto (30–400 milionoj da signobildoj).
Malavantaĝoj
[redakti | redakti fonton]- Bruo.
- Malrapido.
- Mezbona kvalito de printaĵo.
- Nenia aŭ malgranda kapablo pri kolora printado.