Nadsato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nadsato (propalingve nadsat) estas fikcilingvo kreita de Anthony Burgess pro sia romano A Clockwork Orange. Tiu "lingvo" estus parolata en nekonata futuron de banditoj kiel speco de ĵargono. Oni povas diri ke nadsat ne estas artfarita lingvo, sed artfarita ĵargono. La projekto havas ĉirkaŭ 300 vortoj, plejparte bazitaj sur la rusa lingvo kaj la baza gramatiko estas de angla lingvo, ĉar la libro estis verkita dum malvarma milito, sed kelkaj aliaj lingvoj, kiel la hispana ankaŭ iom influis ĝin. Eble eĉ Esperanto kaj Interlingvao influis nerekte al fina aspekto de la "lingvo" de Burgess.

Kelkaj vortoj de Nadsato:

  • bábuchca (el la rusa): maljunulino;
  • besuño (el la hispana): frenezulo;
  • bogo (el la rusa): dio;
  • brato (el sanskrito): frato;
  • chai (el la ĉina): teo;
  • china (el latinamerika hispanlingva slango): virino;
  • chumchum (onomatopeo): bruo;
  • crackear (la angla to crack plus la latinida verbfinaĵo de infinitivo -ar): rompi, disrompi;