Nafto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ NAFTA, komerca akordo

Nafto

Nafto estas miksaĵo de petrolaj likvaĵoj kaj gasoj (kune kun ties malpuraĵoj) elpumpita el la grundo per naftoputoj.

Oni nomas ĝin laŭ la devenloko (ekzemple, "okcidenta Teksaso" aŭ "Brent") kaj ofte priskribas ĝin per ĝia relativa pezo aŭ viskozo (malpeza, meza aŭ peza); oni ankaŭ povas nomi ĝin "dolĉa", kiu signifas, ke ĝi enhavas relative malmulte da sulfuro (en la formo de la gaso H2S) kaj bezonas malpli da rafinado, aŭ "maldolĉa", kiu signifas, ke ĝi enhavas multe da sulfuro kaj bezonas pli da rafinado. La ĉeesto de H2S ankaŭ konsiderinde plialtigas la kostojn, ĉar oni ne povas simple eligi tiun tre venenan gason en la atmosferon. Ĝenerale, aŭ oni amasigas ĝin kaj tiam forĵetas ĝin, aŭ oni repumpas ĝin en la supron de la naftotenejo, kie ĝi ekspansias kaj helpas "puŝi" la ceteran nafton al la produktantaj putoj (tion oni nomas gas-reinjekto).

naftoprezo
naftoprezo

La prezo de nafto tre varias, ĉar ĝi ege dependas de la niveloj de ofertado de Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL). En 1999, komence de printempo la averaĝa prezo de proksimume 14 USD po barelo (malpli ol 0,15 USD po litro) signifis, ke nafto estis la dua plej malmultekosta likvaĵo en la mondo. Nuntempe (Majo 2012), nafto de Brent kostas po 112 USD barele.

Prezoj de nafto ekde 1984 al 2010

Nafton, kiel karbon kaj tergason, oni ĝenerale konsideras la produkto de kunpremo de antikvaj vegetaĵoj dum geologiaj periodoj. Kelkaj sciencistoj, notinde Thomas Gold, sugestas aliajn, abiogenezajn, teoriojn por la origino de nafto.

Specoj de nafto inkluzivas

Vidu