Nafusa-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topografio de Libio

La Montaro Nafusa (arabe جبل نفوسة) estas tavolŝtupa montaro en marbord-proksima regiono en nordokcidenta Libio.

Situo

La Nafusa-montaro troviĝas en la Tripolitanio, unu el la tri historiaj grandprovincoj de Libio. Ĝi etendiĝas kiel plilongiĝo de la Dahar-montaro en Tunisio tra 350 km, de la tunisia limo ĉe Nalut tra Jafran, Garjan kaj Tarhuna ĝis al-Ĥums ĉe la Mediteraneo kaj finiĝas en la Dĵeffara-altebenaĵo ĉe la Saharo, (Hammada al-Hamra) en la sudo. Parto de ĝi kondukas sude al sabla, ŝtoneta dezertoj de Fessan.

Ĝi altas ĝis 850 m (plej alta monto estas 981 m) kaj tio ebligas la pli abundan pluvadon pro altiĝintaj nuboj kaj kio ebligas la agrikulturon sur la Dĵifara-ebenjaxo sen kostaj akvumadoj.

Historio

Po la favoraj klimataj kondiĉoj, oni jam kultivis tie en la antikvo grenojn kaj olivarbojn. Pli granda evoluo okazis dum la romia regado, ekde la 1-a jarcento a.K.. La bonstato de la romia supra tavolo manifestiĝis en konstruado de multaj vilaoj en la montaro.

Ekde la islama konkero en la 7-a jarcento, la montaro Nafusa estis retiriĝa areo de la berberaj triboj. Tie fondis Abu l-Chattab al-Maafiri en la 8-a jc. imamaton de la ibaditoj kaj konkeris Kairuan en Ifriqiya. Ankaŭ hodiaŭ vivas tie grupoj de ibaditoj.