Montara Karabaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nagorno Karabaĥo)
Montara Karabaĥo
Historia regiono
regiono [+]

- koordinatoj39° 48′ 55″ N, 46° 45′ 7″ O (mapo)39.81527846.751944Koordinatoj: 39° 48′ 55″ N, 46° 45′ 7″ O (mapo)
Areo4 402,979787 km² (440 298 ha) [+]

Loĝantaro148 000 [+] (2019)
Denseco33,61 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]

Montara Karabaĥo (Tero)
Montara Karabaĥo (Tero)

Montara Karabaĥo (Azerbajĝano)
Montara Karabaĥo (Azerbajĝano)
DEC

Map
Montara Karabaĥo
Vikimedia Komunejo:  Nagorno-Karabakh [+]
vdr

Montara Karabaĥo (armene Լեռնային Ղարաբաղ, translit. Lernajin Gharabagh, azerbajĝane Dağlıq QarabağYuxarı Qarabağ) kies historia nomo estis Arcaĥo, estas regiono inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la regiono de Suda Kaŭkazio, sen marelirejo, en areo kiu etendiĝas de Malalta Karabaĥo al Sjuniko kaj kiu inkluzivas la sudorientan montaron de Malgranda Kaŭkazio. Ĝia malnova ĉefurbo estis Ŝuŝo kaj la nuntempa ĉefurbo estas Stepanakerto, Kvankam Montara Karabaĥo apartenas al Azerbajĝano laŭ internacia juro, efeektive de 1992 ĝis 2023 ĝi estis sub armena regado. En septembro 2023 azeraj trupoj definitive venkis la armenajn kaj la 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo.

Konflikto[redakti | redakti fonton]

La konflikto komenciĝis en 1988, kiam la karabaĥaj armenoj postulis, ke Karabaĥo estu transdonita de sovetia Azerbajĝano al sovetia Armenio. La konflikto kreskis en plenskala milito en la fruaj 1990-aj jaroj. Internacie la teritorio estas agnoskata kiel parto de Azerbajĝano, kiu ne plu kontrolas ĝin ekde 1991.

Ĝi fariĝis memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo ekde ĝia kapto en 1992. La sekvo estis milito en Montara Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano, kiun Armenio gajnis per la helpo de Rusio.

Post la fino de la Milito en Montara Karabaĥo en 1994, la reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano entreprenis plurajn pac-konversaciojn perataj de la Minska Grupo por solvi la streĉajn rilatojn kaj la konflikton pro la disiĝo de Karabaĥo[1].

Preskaŭ la tuta regiono estas regata de la Respubliko Montara KarabaĥoArcaĥa Respubliko, kio estas de facto memproklamita sendependa respubliko sed ĝi estas nur parte agnoskata de Armenio. Ĝi establiĝis en la eks-soveta Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo ene de la tiama Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko de Sovetio.

Respubliko Montara Karabaĥo havas tre proksimajn rilatojn kun Armenio. La armena armeo protektas la landon kaj uzas la valuton de Armenio. Azerbajĝano gardas Montara Karabaĥon kiel parton de sia teritorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia geografie ĝenerale karakteriziĝas pro la altaj montoj kaj abunda arbaro (8,223 km2. de Karabaĥo konsistas el arbaro)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro konsistas el karabaĥaj armenoj kiuj deklaris la sendependencon disde Azerbajĝano la 2-an de septembro 1991. Antaŭ la milito ĉirkaŭ 20 % estis azeroj sed preskaŭ ĉiuj rifuĝis pro la ambaŭflankaj pogromoj kaj milito.

Montara Karabaĥo kalkulas 145 000 loĝantojn de kiu la plimulto loĝas en la ĉefurbo Stepanakerto,

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

La oficiala gazeto de la regiono estas Azat Arcaĥ, fondita en junio 1923.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Combats meurtriers entre forces azerbaïdjanaises et arméniennes dans le Karabakh [arĥivo], France 24 kun AFP, la 2-an de aprilo 2016.