Nagypirit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagypirit [nadjpirit] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. La loknomo signifas hungare: granda pirito, tamen estas neniu interrilato kun la erco.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Marcal troviĝas en la proksimeco. Kispirit preskaŭ kontaktiĝas kun Nagypirit. Pápa troviĝas je 20, Ajka je 62, Veszprém (urbo) je 62, Budapeŝto je 169 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1372 en formo Pered. Tiutempe loĝis tie malriĉaj nobeloj. Estis tempo, kiam Nagypirit kaj Kispirit estis kune nur unu vilaĝo.

En Nagypirit migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]