Nagyvárad tér (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nagyvárad tér
Kajo kun galerio de la metrostacio
Kajo kun galerio de la metrostacio
metrostacio • subtera stacio • fina stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 28′ 45″ N, 19° 5′ 22″ O (mapo)47.47916719.089444Koordinatoj: 47° 28′ 45″ N, 19° 5′ 22″ O (mapo)
Nagyvárad tér (Budapeŝto)
Nagyvárad tér (Budapeŝto)
DEC
Nagyvárad tér
Nagyvárad tér
Nagyvárad tér
Situo de Nagyvárad tér
Map
Nagyvárad tér
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula kun galerio
Historio
Malfermo 31-a de decembro 1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Népliget Semmelweis Klinikák
vdr

La Nagyvárad tér [nadjvArad tEr] (=placo Nagyvárad) estas metrostacio en Budapeŝto, inter 1976-1980 ĝi estis finstacio. La nomo venis de la placo, kies malsupro situas la stacio.

Skizo pri la reloj ĉe la stacio

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 19701976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kune kun la subirejo. En 1980 la linio estis plulongigita, tial ĉesis la provizora finstacio. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La metrostacio estas atingebla nur tra subirejo, post la stacia enirejo troviĝas galerio, de kiu al la kajo kondukas ŝtuparejoj. La kajo lokiĝas nur 7 metrojn sub la tersurfaco kaj enhavas etan pavilonon. Antaŭe la vagonoj post la stacio veturis iom plu laŭ trakoj por turniĝi al la reira direkto. Tiuj trakoj funkcias ankaŭ nuntempe, do se necesas redirekti la vagonojn, tio povas okazi facile.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj povas ŝanĝi publikajn veturilojn al tramoj kaj aŭtobusoj. Laŭ la placo aŭ proksime situas Universitato Semmelweis, pluraj hospitaloj, muzeo kaj armea akademio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]