Saltu al enhavo

Nahnu Ĝund Alah Ĝund Al-ŭatan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nahnu Ĝund Alah Ĝund Al-ŭatan
Ni estas soldatoj de Dio, soldatoj de la patrio
“Nahnu Ĝund Alah Ĝund Al-ŭatan”
nacia himno
lando  Sudano
kantoteksto Ahmad Muhammad Salih, 1955
muziko Ahmed Morĝan, 1955
ekde 1-a de januaro 1956
muzika ekzemplo
"Nahnu Ĝund Alah Ĝund Al-ŭatan"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

"Nahnu Ĝund Alah Ĝund Al-ŭatan" (arabe, latinliterigo en sistemo DMG Naḥnu jundu Allāh jundu l-waṭan, tradukita titolo "Ni estas soldatoj de Dio, soldatoj de la patrio") estas la nacia himno de Sudano. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Sudano komence de 1956, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de koloniado, el la kondominio Angla-Egipta Sudano, kiu estis administrita inter 1899 kaj 1956, kiam ĝi estis kunposedaĵo de Egiptio kaj de Britio.

La teksto estas verkita de Ahmad Muhammad Salih. La muzikon komponis Ahmed Morĝan. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo D-maĵoro.

(notite en la tonalo E-maĵoro)


X:1
L:1/8
Q:1/4=90
M:4/4
I:linebreak $
K:Eb
V:1
 B,/-B,/C/D/ E/=E/F/^F/ G4 | A2 G>G F2 z2 | B>c B<c B z B>c | e2 c>G B2 z2 | z B/B/ cB G2 z2 | %5
 B2 G>F E2 z2 | B>c Be c2 z A | G2 F>E E2 z2 | e>e d2 c>c B2 | B>d cB e>e e2 |  c3/2c/ B2 e2 c>B | %11
 B z z2 z4 | c>B G>E G2 z2 | G>E G>F E2 z2 | B>B B>c B2 z B | e>c B>G E2 z2 |] %16