Sula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naivulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sula
Sulido
Sulido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sula
Brisson, 1760

Por fosiliaj specioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sula (aŭ "naivuloj" kiel populara nomo) estas genro el la ordo de Pelikanoformaj birdoj kaj familio de Suledoj. Ili vivas sur la marbordoj de tropikaj zonoj. En la lastaj jaroj la kvanto de la Sula ĉiam reduktiĝis. Tio estas kaŭzita de detruo de iliaj restadejoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Blukrura sulo, Sula nebouxii, kovas du ovojn, sed nur unu ido plenkreskiĝos
  • Perua sulo, Sula variegata, havas brunajn-nigrajn flugilojn kaj nigre makulitan dorson
  • Maskosulo, Sula dactylatra
  • Nazka sulo, Sula granti
  • Ruĝkrura sulo, Sula sula, havas ruĝajn krurojn kaj helbluan bekon kun ruĝa bazo
  • Bruna sulo, Sula leucogaster, havas ĉokoladobrunan koloron krom la blanka ventro kaj blankan parton subflugile

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ruĝkrura sulo

Sula moviĝas sur la grundo mallerte, stumble. Ili flugas bonege, falegas el alto de 20–40 m kaj subakviĝas eĉ ĝis 25 m kaj kapablas resti kelkajn minutojn subakve. La bobenoforma korpo kun la pinta beko apenaŭ trovas reziston alakve. Ĝiaj naztruoj estas fermeblaj. Ĝiaj okuloj – kiel ĉe aliaj fiŝomanĝantaj birdoj – sidas iomete subenrigardante, tiel ili ĉiam povas vidi, kio okazas en la akvo.

Sula pasigas la grandan parton de tempo sur maro, escepte de noktoj kaj la genera tempo, kiujn ĝi pasigas sur marinsulo. Restante surtere aŭ surarbe ĝi fariĝas senkapabla; kiam ĝi defalas de branĉo, ĝi devas pene svingi siajn flugilojn por levi sin en aeron. Alie, ĝi devas grimpi sur altan deklivon aŭ rokon por de tie ekflugi post nelongdistanca glisado. Tamen sur la maro ĝi povas plene montri sian talenton. Ĝi lertas kaj flugi kaj naĝi. Sula flugas grupe en aero, serĉante ĉasaĵon en maro. Trovinte fiŝon, ĝi tuj kuntiras siajn flugilojn, rektigas sian kolon, plonĝas en akvon kaj kaptas la ĉasaĵon per la pika beko. Iam por persekuti ĉasaĵon, ĝi subakviĝas ĝis profundeco de 2-3m. Ĝi povas konservi provizore la kaptitan fiŝon en la kropo, kaj poste ĝi elsaltas el la akvo kaj ekflugas en la aeron.

En la reprodukta sezono Sula kolektiĝas kolonie sur marinsuloj. Kelkaj specioj plenumas ceremoniegajn pariĝadajn memmontradojn kie rimarkindas la eleganta montrado de la brile diverskoloraj (laŭ la specio) piedoj. Paroj kune konstruas sian neston, la femala birdo demetas unu ovon (malofte du), helbluan kaj kovritan per blankajo, surgrunde aŭ en arba nesto. La femala kaj maskla birdoj alterne kovas la ovon. La kovado daŭras ĉ. unu kaj duonan monatojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blukrura sulo

La familio de suledoj havas 9 speciojn. Ilia korpogrando estas inter 65 kaj 100 cm. Ili estas strikte parencaj al la pelikanoj, ambaŭ havas vizaĝe aerkusenon subhaŭte, kiu permesas ilin falegi sendanĝere enakven (sen tio ili ne povus profunde subakviĝi). La plejparto el ili vivas sur insuloj kaj en ĉemaraj regionoj de la tropikaj kaj varmetaj zonoj. Ekzemple en Ĉinio oni povas trovi du specojn de Sula, nome, la Brunan naivulon kaj la Ruĝkruran naivulon, kiuj vivas en la sudorientaj ĉemaraj provincoj kaj generas sur Ŝjiŝa-insularo en la Sudĉina Maro.

La fortika beko de Sula estas konusforma, kun iom malsupren kurbiĝanta pinto. La bekobazo kaj la vangoj estas kovrataj de membrano, la naztruoj estas fermitaj, kio favoras al kaptado de fiŝo en akvo. La muskoloj ĉe la gorĝo estas lozaj, pro kio Sula povas engluti grandan fiŝon. La longaj flugiloj helpas ĝin en flugado. Ĝia vostoplumaro estas longa kaj kojnoforma. Ĝi havas mallongajn krurojn kun piedfingroj kunigitaj per naĝhaŭto.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Nazkaj suloj kaj Ruĝkrura sulo

Tradicie oni kalkulis ankaŭ Morus (3 specioj) kiel parton de Sula. Inter la suloj, en vasta senco, oni trovas en Eŭropo nur la Nordan sulon, kiu nuntempe kutime klasiĝas kiel Morus bassanus) kaj ne plu kiel Sula bassana. Ĝi ricevis sian latinan nomon pro la rifo nome Roko Bass en la golfo (fjordo) Firth of Forth. Tiu birdo longas 90 cm, havas nur unu ovon en nesto de algo, herbo. Ili estas grandaj, blankaj birdoj kun kelkaj nigrecaj flugilplumoj. La birdidoj eloviĝas post 6 semajnoj kaj post pliaj 10-11 semajnoj ili unuafoje vizitas la akvon kaj ofte ili plonĝas per kuraĝa falego. La birdidoj havas tiam malhelbrunan, hele makulitan lanugon, sed ili iĝas per ĉiu plumoŝanĝo pli kaj pli helaj, kaj en la kvina vivjaro formiĝas la neĝoblanka plumaro, kiu nur kaposupre estas helflava. Ĝia plej proksima parenco estas la Kaba sulo (Sula capensis).

La genro Morus estas multe pli bone dokumentata en la fosilia registro ol Sula, kvankam tiu lasta estas pli nombra nune. La tialoj ne estas klaraj; eble Sula estis pli bone adaptataj aŭ simple bonsorte loĝis en plej taŭgaj lokoj por elteni la defiojn de la ekologia ŝanĝo de la fina Plioceno, aŭ eble ankoraŭ multaj fosiliaj Sula ankoraŭ atendas malkovron. Notinde, Morus estas nune limigitaj al moderklimataj oceanoj dum Sula troviĝas ankaŭ en tropikaj akvoj, kaj kelkaj el la prahistoriaj Morus havis plian distribuadon en ekvatorajn areojn ol ties aktualaj samgenranoj.

Kelkaj fakuloj konsideras ke la naŭ specioj estu traktataj kiel samgenraj en Sula. Tamen ili estas klare metitaj aparte, pro ostologio. La distingaj stirpoj de Morus kaj Sula ekzistis en tiaj formoj, ekde almenaŭ meza Mioceno, antaŭ ĉ. 15 milionoj da jaroj (Olson 1985).

La Abota sulo estis iame inkludata en Sula sed estas nune lokita en monotipa genro Papasula, kiu reprezentas antikvan stirpon eble pli proksima al Morus.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La angla nomo booby kaj la hispana nomo bobo etimologie signifas "stultulo, naivulo",[1][2] ĉar tiuj fidemaj birdoj havis kutimon surterigi sur ferdeko de navigantaj ŝipoj, kie ili estis facile kaptitaj kaj manĝitaj. Pro tio, Sula estas ofte menciita kiel kapto kaj manĝo de vrakitaj maristoj, ĉefe William Bligh de la ŝipo Bounty kaj ties ŝipanoj, dum la fama veturo post esti lasataj drive de Fletcher Christian kaj ties sekvantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blue-Footed Booby Sula nebouxii, National Geographic, Konsultita la 4an de julio 2012
  2. Booby, etymonline.com, Konsultita la 4an de julio 2012