Najlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝtalnajlo
Ŝtalnajloj

Najlo estas stifto el metaloligno (unu ekstremo formas pinton, la dua estas platigita), kiun oni batas per martelo tra unu objekto en duan por fikse kunligi ambaŭ. Plej ofte tiuj objektoj konsistas el ligno aŭ lignoenhavaj materialoj.

Laŭ Francisko Azorín najlo estas Akrepinta, metala, maldika peco por kunfiksi aŭ pendigi ebjekton.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana naeglian, naegel (najlo). Kaj li aldonas la terminojn najli, por fiksi traigante per najlo; najrtirilo, ilo por eligi najlojn.[2]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Oni produktas la najlojn el metaldrato per malvarma formado.

Oni faris en la pasinto la najlojn per forĝado, tiuj najloj havas kvareĝan formon. Nun oni faras najlojn per forĝado nur por hufferoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 148.
  2. Azorín, samloke.