Najrobio
Najrobo | |||
angle: Nairobi | |||
urbo | |||
Najrobo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nairobi | |||
Ŝtato | Kenjo | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Najrobo | ||
Regiono | Regiono Najrobo | ||
Distrikto | Distrikto Najrobo | ||
Historia regiono | Orient-Afrika Protektorato | ||
Monto | Monto Ngong | ||
Balotejoj | 8
| ||
Memorindaĵo | Moskeo Jamia | ||
Konstruaĵoj | Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo | ||
Riveroj | Athi-Galana-Sabaki, Najrobo | ||
Situo | Najrobo | ||
- alteco | 1 661 m s. m. | ||
- koordinatoj | 01° 17′ 00″ S 36° 49′ 00″ O / 1.28333 °S, 36.81667 °O (mapo) | ||
Areo | 696,0 km² (69 600 ha) | ||
Loĝantaro | 3 138 295 (2009) | ||
Denseco | 4 509,04 loĝ./km² | ||
Naturmemorindaĵoj | Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobo | ||
Fondo | 1899 | ||
Horzono | OAT (UTC+3) | ||
Telefona antaŭkodo | 020 | ||
Ladurbo | Kibera | ||
Situo enkadre de Kenjo
| |||
Mapo de Najrobo
| |||
Situo enkadre de Afriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Nairobi | |||
Retpaĝo: www.nairobicity.go.ke | |||
Najrobo (svahile Nairobi) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo. En 2005 ĝi havis 2.750.561 loĝantojn kaj areon de 150 km². Ĝi formas kun la ĉirkaŭo la Najroban kantonon. Najrobo estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko, kun aktuala ĉirkaŭata loĝantaro de 3 milionoj.[1] Laŭ la censo de 2009, en la administra areo de Najrobo, loĝis 3,138,295 da loĝantoj sur 696 km².[2] Najrobo estas nune la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj.
La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por la rivero najroba, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉe rivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaaj ĉeurboj.[3]
Najrobo estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance.[4] Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobo (UNON), kaj tiele Najrobo estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najroba Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.[5]
Geografio, situo, klimato
La urbo estas situanta ĉe 1° 17′ S 36° 49′ O / 1.283 °S, 36.817 °O (mapo) kaj okupas 696 km².
Najrobo estas situanta inter la urboj Kampala kaj Mombasa. Ĉar Najrobo estas apuda al la orienta bordo de la Kenja Rifta Valo, foje okazas malgrandaj tertremoj. La montetoj Ngong, situantaj okcidente de la urbo, estas la plej elstara geografia karaktero de la Najroba areo. La Monto Kenja estas situanta norde de Najrobo, kaj la monto Kilimanĝaro estas al sudoriento. Ambaŭ montoj estas videblaj el Najrobo dum helaj tagoj.[6]
Najrobo situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ. 19,5 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 889 mm.
La Najroba Rivero kaj ties alfluantoj trapasas tra la Najroba Kantono. La Nobel-premiito Wangari Maathai multe luktis por savi la indiĝena Arbaron Karura en norda Najrobo kiu estis sub minaco esti anstataŭata per loĝejaroj kaj aliaj infrastrukturoj.[7]
La okcidentaj ĉeurboj de Najrobo etendas la tutan vojon el la Kenyatta Nacia Hospitalo suden al la sidejo de UN ĉe la ĉeurbo Gigiri norde, je distanco de ĉirkaŭ 20 km. La urbo estas centritaj ĉe la City Square (urba placo), kiu situantas ĉe la Centra Negoca Distrikto. La Kenja Parlamento, la Katolika Katedralo, urbodomo kaj ĵuĝejoj, kaj la Kenyatta Internacia Konferencejo estas ĉirkaŭ la placo.
Najrobo estas dividata en serio de distriktoj, kiuj estas la jenaj Makadara, Kamukunji, Starehe, Langata, Dagoretti, Okcidentaj Teroj, Kasarani, kaj Embakasi.[8] La ĉefaj administraj dividoj de Najrobo estas Centra, Dagoretti, Embakasi, Kasarani, Kibera, Makadara, Pumwani, kaj Okcidentaj Teroj. Plej el la merkataj ĉeurboj estas situantaj ĉe okcidento kaj nord-centro de Najrobo, kie plej eŭropaj setlantoj loĝis dum la kolonia epoko.[9] Tiuj estas Karen, Langata, Lavington, Gigiri, Muthaiga, Brookside, Spring Valley, Loresho, Kilimani, Kileleshwa, Hurlingham, Runda, Kitisuru, Nyari, Kyuna, Lower Kabete, Okcidentaj Teroj kaj Highridge, kvankam Kangemi, Kawangware, kaj Dagoretti estas pli malriĉaj areoj ol tiuj kreskantaj ĉeurboj.
Historio
Najrobo estis fondita de britoj fine de la 1890-aj jaroj por loĝigi fervojajn laboristojn de la linio inter Mombasa kaj Ugando. Inter 1899 kaj 1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de 1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De 1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.
Loĝantaro
La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.
|
|
Trafiko
Najrobo posedas fervojajn ligojn al Mombasa, Kisumu, Nanjuki kaj Kampalo (Ugando). Ĝia internacia flughaveno situas sud-oriente; ĝi estas nomita laŭ Jomo Kenyatta.
Ĝemelurbo
Notoj
- ↑ The World Factbook. Cia.gov. Alirita 2014-05-06.
- ↑ Population distribution by province/district and sex: 1979-199 censuses. Kenya Central Bureau of Statistics. Alirita 2009-03-20.
- ↑ . Not to be Missed: Nairobi 'Green City in the Sun'. pulseafrica.com. Alirita 2007-06-14.
- ↑ Bauck.com "City Guide to Nairobi - The Green City in the Sun". Konsultita 2007-06-17
- ↑ [1]
- ↑ . Nairobi by Degrees. perceptivetravel.com. Alirita 2007-06-14.
- ↑ . Karura: Are We Missing the Trees for the Forest?. nationmedia.com (2 November 1998). Arkivita el la originalo je 27a Septembro 2007. Alirita 2007-06-14.
- ↑ . Councillors, Wards & Constituencies. nairobicity.org. Alirita 2007-06-20.
- ↑ . Living in Nairobi. nairobicity.org. Alirita 2007-06-20.