Nakhonsavan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nakhonsavan
Nakhonsawan03.jpg
Administrado
Poŝtkodo 60000 [+]
Retpaĝaro nsm.go.th [+]
Demografio
Loĝantaro 86 439  (2014) [+]
Loĝdenso 3 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 43′ N, 100° 8′ O15.713333333333100.13527777778Koordinatoj: 15° 43′ N, 100° 8′ O [+]
Alto 33 m [+]
Areo 27,87 km² (2 787 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Situo de Nakhonsavan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nakhon Sawan [+]
v  d  r
Information icon.svg

Nakhonsavan, taje นครสวรรค์ estas universitata urbego kun pluraj kampusoj, provinca kaj distrikta ĉefurbo en orienta Tajlando. La loknomo signifas: "ĉiela urbo".

Panoramo en Nakhonsavan
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Nakhonsavan en la norda-centra landoparto kiel Nakhon Sawan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nakhonsavan situas en norda-centra landoparto de sur ebenaĵo, kie 2 riveroj konverĝas por formi unuigitan riveron. Bankoko troviĝas je 220 km-oj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vojo en Nakhonsavan
Riverbordo ĉe Nakhonsavan

Nakhonsavan estis fondita en tiu loko kie povas establi konvenan riveran havenon por liveri agrikulturajn varojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nakhonsavan estas la ĉefa rivera haveno por rizo. La urbego havas muelilojn por pretigi rizojnn, lignaĵojn kaj paperojn. Rizo, faboj, grenoj (ĉefe maizoj), kotonoj, jutoj estas produktitaj en la ĉirkaŭaj lokoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nakhonsavan kuŝas laŭ ĉefvojo Bankoko-Birmo, laŭ fervojo Bankoko-Ĉiang Mai. La urbego havas ankaŭ flughavenon kaj riveran havenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nakhonsavan troviĝas en la tropika klimato. La pluvsezono aŭ musonosezono daŭras de majo ĝis oktobro, sed ankaŭ en la cetraj monatoj iom pluvas. En la jaro pluvas resume 1119 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, tio ŝanĝiĝas inter 22-34 °C.

Fontoj[redakti | redakti fonton]