Nałęczów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naleczow)
Nałęczów

Blazono

Blazono
urbo
Nałęczów (Pollando)
Nałęczów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Nałęczowa
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Puławski
Komunumo Komunumo Nałęczów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1772
Urborajtoj 1963
Koordinatoj 51° 17′ N, 22° 13′ O (mapo)51.28333333333322.216666666667Koordinatoj: 51° 17′ N, 22° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 212 m
Areo 13,84 km²
Loĝantaro 4266 (en 2006)
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Poŝtkodo 24-140, 24-150
Telefona antaŭkodo 81
Aŭtokodo LPU
TERYT 3060914084
Estro Andrzej Ćwiek
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Lipowa 3
Poŝtkodo de estraro 24-140
Telefono de estraro 81 501-45-00
Fakso de estraro 81 501-41-32
Poŝto de estraro um@naleczow.pl
Ĝemelaj urboj Berlino-Steglitz, Nyiracsad, Trenčianske Teplice, Longueau, Siergieyevka
Komunuma retejo http://www.naleczow.pl
vdr
La Palaco de familio Małachowski, en la barok-klasikisma stilo (el 1771-1773)
La Palaco de familio Małachowski, en la barok-klasikisma stilo (el 1771-1773)
Benko de Bolesław Prus, kun la bronza statuo de la fama pola verkisto, la aŭtoro de romano "Faraono" tradukita de Kazimierz Bein / pseŭdonomo: Kabe, en la Kuracloka Parko
Floro de tulipa liriodendro en la Kuracloka Parko, la arbo kreskas eĉ ĝis 20 m
Floro de katalpo, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m
La ĉina karjo (ege bela specio de la samaro-nuksoarbo) en la Kuracloka Parko, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m
La ruĝa sciuro en la Kuracloka Parko
Domo de Stefan Żeromski (nun muzeo), konstruita laŭ projekto de arkitekto Jan Koszczyc-Witkiewicz (la nevo de fama pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz / pseŭdonomo: Witkacy), (el la jaro 1905)
La mutaj cignoj sur la stavo en la Kuracloka Parko
Malnovaj Bandomoj en la Kuracparko
La sanatorio "Princo Jozefo" ĉe la stavo en la Kuracloka Parko

Nałęczów (prononcu: Naŭenĉuf) (antaŭa nomo: Nałęczów-Zdrój /en Esperanto "Zdrój" estas Kuracloko) estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al urbo-kampa komunumo Nałęczów en distrikto Puławski.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nałęczów situas en Kazimierz Dolny-pejzaĝparko, la protektita natur-tereno. Nałęczów troviĝas en la turisma triangulo Puławy - Kazimierz Dolny - Nałęczów. Historie la urbo apartenis la la Sandomierz-regiono (legu: Sandomjeĵ) kaj al Malgrandpolio. La urbon trafluas du riveroj: Bystra (legu: Bistra) kaj Bochotniczanka (legu: Boĥotnjiĉanka).

Nałęczów la fama kuracloko[redakti | redakti fonton]

Nałęczów estas kardiologia kuracloko. Oni kuracas tie la koronarian malsanon, arterian hipertension / (altan sangopremon), kor-neŭrozojn kaj ĝeneralajn psiko-fizikajn laciĝojn. Krome estas tie bonaj kondiĉoj por postoperacia kor-kuracado kaj post la korinfarkto.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unua nomo de tiu loko estis Bochotnica (legu: Boĥotnjica), la prahistoriaj spuroj de la loko datiĝas el la 8-a - 9-a jc, kiam sur la nuna Poniatowski-monto kiu estas la plej alta en la tuta ĉirkaŭaĵo staris la kastelo. Poste la centro de la setlejo estis translokita al alia monto, kie nun staras la paroĥa preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la unua duono de la 14-a jc jam estis tie la paroĥejo Bochotnica (legu: Boĥotnjica), ankaŭ en la 14-a jc okazis la jur-lokigo de la vilaĝo laŭ la germana leĝo.

La 23-an de junio 1751 tiajn terenojn aĉetis Stanislao Małachowski (legu: Maŭaĥovski), kiu estis nobelo de la Nałęcz-blazono (legu: Naŭenĉ), kaj pro tio li nomis la vilaĝon Nałęczów (legu: Naŭenĉuf). En la jaroj 1771 - 1773 li konstruis la palacon en la barok-klasikisma stilo (vidu la du suprajn fotojn).

En la 19-a jc oni eltrovis la sanigajn valorojn de la lokaj fontoakvoj - danke al revenintaj el Siberio, el la ekzilo la polaj kuracistoj: Fortunat Nowicki (legu: Novicki), Wacław Lasocki (legu: Vacŭav Lasocki) kaj Konrad Chmielewski (legu: Ĥmjelevski).

Baldaŭ tien venadis por sin kuraci la amaso da homoj de la tuta Pollando, i.a. famaj polaj verkistoj Stefan Żeromski (legu: Stefano Ĵeromski); aŭtoro de "La Faraono" Bolesław Prus (legu: Boleslao Prus) (vidu la supran foton), la tradukon faris Kazimierz Bein - pseŭdonomo: Kabe; la Nobel-premiito pri literaturo Henryk Sienkiewicz (legu: Henriko Sjenkjeviĉ) kiu estas la aŭtoro de Quo Vadis? en traduko de Lidja Zamenhof, "Tra dezerto kaj praarbaro" kaj Janko-Muzikanto; Zofia Nałkowska (legu: Sofia Naŭkovska) la aŭtorino de "Medalionoj"; Stanisław Ignacy Witkiewicz (pseŭdonomo: Witkacy), Stanisław Przybyszewski (legu: Stanislao Pĵibiŝevski) la aŭtoro de la dramo "La Neĝo" en traduko de T. Ficowski, Ewa Szelburg-Zarembina (legu: Eva Ŝelburg-Zarembina) kaj fama ilustristo i.a. faris ilustraĵojn por Sinjoro Tadeo Michał Elwiro Andriolli (legu: Moĥaŭ Elviro Andrjolli). Nałęczów ricevis la urborajtojn en la jaro 1963.

La Kuracloka Parko[redakti | redakti fonton]

La parkon establis nobelo Stanislao Małachowski jam en la dua duono de 18-a jc kaj en la fino de la 19-a jc oni pligrandigis ĝin por la bezonoj de la kuracgastoj. Tra la parko fluas la rivero Bystra (legu: Bistra) kaj danke al kluzo estas bela ovala stavo. La parko kun siaj bele flegitaj diverspeciaj arboj estas la fiero de la kuracloko. Krom la polaj pingloarboj kaj foliarboj oni povas trovi tie unikaĵojn de okcidenta Eŭropo kaj eĉ de Azio kaj Ameriko, ekzemple la vejmutpinojn. Tie sur la 20 ha areo de la parko kreskas i.a. kastaneoj / kaŝtanarboj, tilioj, pinoj kaj kverkoj, sed ankŭ tuliparboj, t.e. tulipaj liriodendroj (vidu la supran foton kun la floro, la arbo kreskas eĉ ĝis 20 m) aŭ virginiaj liriodendroj, katalpoj el Azio kaj Ameriko (vidu la supran foton kun la floro, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m) kaj ĉinaj karjoj, ege belaj specioj de la samaro-nuksoarboj (vidu la apudan foton, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m).

En la parko estas subvitra tropikejo, ankaŭ abundas tie diversaj bestoj i.a. sciuroj kaj cignoj (vidu sube la fotojn). Oni povas promeni tra la parkaj aleoj i.a. tra la aleo de artistoj (kun la lasitaj iliaj man-spuroj).

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la apuda vilaĝo Wojciechów loĝas esperantisto Andreo Moroz, legu lian ttt-ejon: www.EsperantoPolska.pl

La preĝejo de la Sankta Johano la Baptisto en Nałęczów
La Domo de Arta Metio, en kiu estis la Lernejo de Artaj Metioj, poste translokita al Kazimierz Dolny, projektis ĝin kaj fondis la lernejon la arkitekto Jan Koszyc-Witkiewicz (la nevo de fama pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz / pseŭdonomo: Witkacy)
La infanvartejo - la domo fondita de fama pola verkisto Stefan Żeromski kaj konstruita laŭ projekto de arkitekto Jan Koszczyc-Witkiewicz (la nevo de alia fama pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz / pseŭdonomo: Witkacy)