Nalgonda

| Nalgonda | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo en Barato | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 508001 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 154 326 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 470 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 17° 3′ N, 79° 16′ O (mapo)17.0579.27Koordinatoj: 17° 3′ N, 79° 16′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 421 m [+] | ||
| Areo | 105 km² (10 500 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Nalgonda (telugue నల్గొండ)
aŭdu, estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis "Nilagiri" kaj "Nalgunda". Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Nalgonda situas sur montetaro en averaĝa alteco de 421 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 38, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 92, Varangal 106, Mumbajo 715, Kolkato 1130, tutlanda ĉefurbo Delhio 1303 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo en 2011 Nalgonda havis populacion de 135 744, kun la aglomeraĵo (en 2011) 154 326. La legopovo estas 86,8 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Paleolitikaj restaĵoj estis trovitaj ĉirkaŭ Nalgonda. Dum la konata historio la areo apartenis al imperio de Aŝoko. Dum tiu periodo la regiono establis komercajn kontaktojn kun la Romia Imperio. En la 3-a jarcento la Budhismo prosperis. En la sekvaj jarcentoj pluraj dinastioj regis. Nalgonda akiris triagradan municipan statuson en 1941, la nuntempa statusa grado estas "speciala".
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La plej grava kaj oficiala lingvo en Nalgonda estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Nalgonda vivas hinduoj preskaŭ (77%), muslimoj (19%) kaj aliaj.

Edukado
[redakti | redakti fonton]En la distrikto Nalgonda universitato kaj kelkaj altlernejoj funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Nalgonda jare pluvas averaĝe po 751 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Nalgonda havas trairan fervojn linion kaj 4 alvenantajn ĉefvojojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Statuo
-
Templo
-
Vendejego
-
Instituto
-
Katedralo





