Namık Kemal
| Namık Kemal | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Namık Kemal | |||||
| Naskiĝo | 21-an de decembro 1840 en Tekirdağ, | ||||
| Morto | 2-an de decembro 1888 (47-jaraĝa) en Ĥio, Insulara Provinco, | ||||
| Tombo | Bolayır (mul) | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Lingvoj | Osmanida turka • turka • araba vd | ||||
| Ŝtataneco | Otomana Imperio | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Ali Ekrem Bolayır (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto prozisto dramaturgo tradukisto historiisto verkisto politikisto ĵurnalisto opinia ĵurnalisto | ||||
| Laborkampo | literatura aktiveco • ĵurnalismo • tradukado • politika agado vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Homeland or Silistra ❦ Q6087450 ❦ Cezmi vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Namık KEMAL (osmanid-turke نامق كمال, Nâmıḳ Kemâl, fakte Mehmed Kemal (naskita la 21-an de decembro 1840 en Tekirdağ; mortis la 2-an de decembro 1888 en Ĥio), estis turka poeto kaj verkisto [1][2][3] konata pro sia granda influo sur la movado de Junaj Turkoj kaj turka patriotismo kaj liberalismo.[4]
Li estis unu el la plej elstaraj membroj de la Juna Otomana reformmovado, kiu batalis por konstitucia reĝimo.[5] Oni kredas, ke li estis la unua, kiu uzis la esprimon "unueco de islamanoj" - li faris tion en 1872 - pelantan ideon de tutislamismo.[6]
Grava reprezentanto de la Tanzimat-literaturo. La verkoj de Namik Kemal inkluzivas romanojn, historiajn kaj biografiajn verkojn, kaj diversajn tradukojn. Liaj kontribuoj reprezentis referencpunkton en la historio de la turka kulturo, estante konsiderataj la idealo de lia generacio pro la lukto, kiun li gvidis kontraŭ despotismo kaj maljusteco.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kemal, kiu devenis de aristokrata familio kaj havis albanan patrinon, ricevis privatan instruadon kiel infano, kie li lernis la araban, la persan kaj la francan lingvojn. Liaj lingvaj kapabloj gajnis al li postenon kiel interpretisto por la otomana registaro inter 1857 kaj 1858.
Liaj poemoj estis komence verkitaj en la klasika otomana stilo. Poste, lin influis İbrahim Şinasi, kiu entuziasmiĝis pri okcidentaj ideoj kaj la okcidenta vivmaniero. Post kiam Şinasi estis devigita fuĝi eksterlanden en 1865, Kemal transprenis lian rolon kiel redaktoro de la gazeto Tasvir-i Efkâr. Baldaŭ, Kemal kaj la aliaj kontribuantoj al Tasvir-i Efkâr ankaŭ devis fuĝi al la Okcidento pro siaj politikaj konvinkoj. Tie, li dediĉis sin al studado kaj tradukado de la verkoj de aŭtoroj kiel Victor Hugo, Jean-Jacques Rousseau kaj Charles-Louis Montesquieu en la turkan. Dum kelka tempo, li ankaŭ redaktis la gazeton Hürriyet. Post kiam li kaj liaj amikoj rajtis reveni el ekzilo, li publikigis la gazeton İbret kaj kontribuis al la satira revuo Diyojen ("Diogeno"), fondita en 1870 de Teodor Kasap.
Post sia reveno, Kemal fariĝis la gvidanto de turka patriotismo, kaj la fondinto de la turka literaturo kaj la moderna turka proza lingvo. Pro la patriota tendenco en la dramo Vatan (1872), li ricevis malliberecan punon, sed dume li verkis novan dramon Akif bey (1874). En siaj aliaj verkoj, li laboris por politikaj reformoj, precipe kiam li estis la eldonisto de la gazeto Ibret . Ĉi tiu agado denove gajnis al li malliberecajn punojn kaj ekzilon.
Ĉirkaŭ tiu tempo, li verkis sian faman teatraĵon, kiu baziĝis sur la Sieĝo de Silistra kaj estis nomita laŭ ĝi. Alia nomo por la teatraĵo estas "Patrujo". Ĉar la teatraĵo karakteriziĝis per ideoj de patriotismo kaj liberalismo, ĝi estis malpermesita en 1873, kune kun ĉiuj satiraj revuoj. Kiel multaj aliaj verkistoj kaj ĵurnalistoj, Kemal poste estis arestita kaj malliberigita en Famagusta, Kipro. Li estis liberigita kaj rehabilitita en 1876.
En 1888, li estis nomumita Guberniestro de Ĥio.
La fondinto de moderna Turkio, Mustafa Kemal Atatürk, ofte rimarkis, ke lin influis la verkado de Kemal kiel junulo, kaj ke ili poste estis fonto de inspiro por liaj celoj en la formado de la turka registaro kaj ŝtato. [7]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Aydin, Mithat (2013). «"Namık Kemal'de Terakki ve Maarif Düşüncesi». Ankara Üniversitesi Dil ve Tarih-Coğrafya Fakültesi Dergisi (en turco) 53 (2): 451-477. ISSN 0378-2905.
- Mishra, Pankaj (2014) [2012]. De las ruinas de los imperios. La rebelión contra Occidente y la metamorfosis de Asia [From the Ruins of Empire]. Barcelona: Galaxia Gutenberg. ISBN 978-84-16072-45-3.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Islam and Democracy: A False Dichotomy. Arkivita el la originalo je 9 August 2017. Alirita 8 November 2017 .
- ↑ Black, Antony. (2011) The History of Islamic Political Thought: From the Prophet to the Present, second editio. Endinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-3986-1.
- ↑ Kedourie, Sylvia. (2013) Turkey, Identity, Democracy, Politics (angle). Routledge. ISBN 978-0-714-64718-0.
- ↑ Yavuz, M. Hakan. (2009) Secularism and Muslim Democracy in Turkey (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-88878-3.
- ↑ Gábor Ágoston; Bruce Alan Masters (la 1-an de januaro 2009). Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing. p. 417. ISBN 978-1-4381-1025-7.
- ↑ Mishra, 2014, p. 115.
- ↑ (1 January 2009) Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing. ISBN 978-1-4381-1025-7.

