Nambaryn Enĥbajar
Aspekto
Nambaryn Enĥbajar, mongole: Намбарын Энхбаяр, (* 1-an de junio 1958 en Ulanbatoro) estas mongola politikisto, en la jaroj 2000 - 2004 prezidanto de registaro kaj ekde la jaro 2005 ĝis junio 2009 prezidento de Mongolio.
Li finstudis literaturon en universitatoj en Moskvo kaj en Leeds. En la jaroj 1980 - 1990 li laboris kiel tradukisto kaj li ankaŭ estis funkciulo de Mongola asocio de verkistoj. Ekde 1985 li estas membro de Mongola Popola Revolucia Partio.

