Nan Matthias-Wang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nan Matthias-Wang
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1975 (1975-05-30) (48-jaraĝa)
en Ŝiano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Familio
Edz(in)o Ulrich Matthias
Infanoj 2
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr

Nan MATTHIAS-WANG (naskiĝis la 30-an de majo 1975 en Ŝjiano) estas ĉina esperantisto. Ŝi studis rusan kaj ĉinan literaturon en Moskvo kaj Ŝjiano. Ŝi aŭdis pri Esperanto en novembro 1999 kaj tuj decidis eklerni ĝin. Kiel redaktoro de ĉinlingva junulara gazeto ŝi trifoje aperigis artikolojn pri Esperanto.

Ŝi konatiĝis kun Ulrich Matthias en la IJK 2000 en Honkongo. Ili loĝas kune ekde la 30-a de majo 2001 kaj geedziĝis la 26-an de julio 2001 en Danio.[1] Ŝi havas kun li du gefilojn: Christina Yali (2002) kaj David (2006).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]