Nana fruktokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ptilinopus nainus (Temminck, 1835) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nana fruktokolombo, Ptilinopus nainus, estas malgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi troviĝas en arbaroj de malaltaj teroj kaj de montetoj en Nov-Gvineo kaj en la insuloj Raja Ampat. La Nana fruktokolombo pezas 49 gramojn.[1] Tiu birdo estas la plej mallonga ene de la genro de la fruktokolomboj, kaj eble la plej mallonga kolumbedo entute.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kun totala longo de 13–15 centimetroj, ĝi estas la plej mallonga kolombo aŭ turto en la mondo, sed ĉar ĝi estas relative dika, tiu specio estas pli masiva ol pluraj aliaj malgrandaj kolomboj, pezante je 49 gramojn.[1] Ĝia plumaro estas entute verda, sed kun kontrastaj flavaj subvostaj kovriloj, kaj mallarĝaj strioj en la flugiloj. La internaj flugilkovriloj kaj sekundaraj estas pli bluecaj kompare kun la cetero de la korpo. Tiu ĉi bluverda koloro estas plej elstara ĉe la skapularoj, nome la korpoplumoj kiuj kovras la supron de la flugilo kiam la birdo ripozas.[2] La maskloj havas malhelpurpuran makulon sur la ventro kaj laŭtendence havas grizan makulon ambaŭflanke de siaj supraj brustoj. La inoj aspektas similaj sed al ili mankas ĉi tiuj makuloj. Kaj maskloj kaj inoj havas flavecverdan bekon kaj purpurruĝajn krurojn, aldone al flava areo sur sia ventro kaj subvostaj kovriloj. Junaj fruktokolomboj similas al la koloraro de la plenkreska ino, sed havas flavajn franĝojn ĉe la plej multaj el siaj plumoj. Finfine tiu ĉi flava franĝo malaperos, kaj la birdoj alprenos la plenkreskan plumaron de sia respektiva sekso.[1]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La vivejo de la nana fruktokolombo estas arbaroj en la malaltaj ebenaĵoj kaj montetoj de Nov-Gvineo, ekskludante nordokcidentan Nov-Gvineon kaj la nordan marbordon de sudorienta Nov-Gvineo. Plie, ili estas trovitaj en la Raja Ampat Insuloj ĉe la marbordo de Nordokcidenta Nov-Gvineo. Ili plej troviĝas en montetoj de ĝis 1 100 metroj de alteco. Ili loĝas en la Nacia Parko Varirata en Nov-Gvineo.[1]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Tiuj fruktokolomboj ofte troviĝas en samspeciaj paroj kaj foje intermiksante sin kun aliaj specioj de fruktokolomboj.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Oni trovis nestojn de tiuj kolomboj en septembro kaj novembro sur variaj altoj en malgrandaj arboj el 3 ĝis 12 m supergrunde. Oni observis konstruatan neston fare de la ino uzanta bastonetojn sur mortintaj folioj, kiuj estis kolektitaj de la ino.[1] La specio havas vivodaŭron de 3.39 jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 5 (2020-03-04) “Dwarf Fruit-Dove (Ptilinopus nainus)”, Birds of the World (en).
- ↑ Anatomy: Scapulars | Outside My Window (en-US) (15 January 2010). Alirita 2021-10-28 .
- ↑ Dwarf Fruit-Dove - eBird (angle). Alirita 2021-10-28 .
- Beehler, Bruce M.; & Finch, Brian W. (1985). Species Checklist of the Birds of New Guinea. RAOU Monograph No.1. Royal Australasian Ornithologists Union: Melbourne. (ISBN 0-9599823-2-9)
- Beehler, Bruce M.; Pratt, Thane K.; & Zimmerman, Dale A. (1986). Birds of New Guinea. Wau Ecology Handbook No.9. Princeton University Press. (ISBN 0-691-02394-8)
- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Ptilinopus iozonus. Elŝutita el la 1an de Februaro 2007
- Coates, Brian J. (1985). The Birds of Papua New Guinea. Volume 1: Non-Passerines. Dover Publications: Alderley, Queensland. (ISBN 0-9590257-0-7)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


