Nana helogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nana helogalo el la sabloregiono Sabi de Sudafriko.
Common Dwarf Mongoose area.png
Common Dwarf Mongoose area

La Nana helogalo (Helogale parvula), foje nomata Nana herpesto, estas malgranda afrika karnovorulo apartenanta al la familio de HerpestedojMungotedoj.

La Nana helogalo estas tipa herpesto: ĝi havas grandan pintecan kapon, malgrandajn orelojn, longan voston, mallongajn krurojn kaj longajn ungojn. Tiu specio povas esti distingata el la aliaj herpestoj pro sia grando. Ĝi estas multe pli malgranda ol plej parto de aliaj specioj (18 al 28 cm, 210 al 350 g); fakte ĝi estas la plej malgranda afrika karnovorulo.