Nana kazuaro
Ilustraĵo de George Bennett (1860) | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Casuarius bennetti Gould, J, 1857 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
2 subspecioj
| ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Sinonimoj Casuarius bennetti westermannirogersi (Sclater, 1874)
Casuarius westermanni Sclater, 1874 Casuarius papuanus Schlegel, 1871 Casuarius bennetti papuanus (Schlegel, 1871) Casuarius goodfellowi Rothschild, 1914 Casuarius bennetti goodfellowi (Rothschild, 1914) Casuarius papuanus goodfellowi (Rothschild, 1914) Casuarius papuanus shawmayeri Rothschild, 1937 Casuarius bennetti shawmayeri (Rothschild, 1937) Casuarius foersteri Rothschild, 1913 Casuarius bennetti foersteri (Rothschild, 1913) Casuarius picticollis hecki Rothschild, 1899 Casuarius bennetti hecki (Rothschild, 1899) Casuarius keysseri Rothschild, 1912 Casuarius bennetti keysseri (Rothschild, 1912) Casuarius jamrachi Rothschild, 1904 Casuarius roseigularis Rothschild. 1905 Casuarius bennetti roseigularis (Rothschild, 1905) Casuarius rogersi Rothschild, 1928 Casuarius edwardsi Oustalet, 1878 Casuarius bennetti edwardsi (Oustalet, 1878) Casuarius westermanni edwardsi (Oustalet, 1878) Casuarius claudii Ogilvie-Grant, 1911 Casuarius bennetti claudii (Ogilvie-Grant, 1911) Casuarius picticollis Sclater, 1874 Casuarius bennetti picticollis (Sclater, 1874) Casuarius loriae Rothschild, 1898 Casuarius bennetti loriae (Rothschild, 1898) Casuarius maculatus Rothschild, 1900 Casuarius bennetti maculatus (Rothschild, 1900) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La nana kazuaro[1] (latine Casuarius bennetti), ankaŭ konata kiel Beneta kazuaro, Malgranda kazuaro, Montokazuaro,[2] aŭ Muruk estas nefluga birdo el la familio de kazuaredoj. Ĝi estas la plej malgrandaj el la tri specioj de kazuaroj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Casuariiformes - kazuaroformaj
- Casuariidae - kazuaredoj
- Casuarius Brisson, MJ, 1760 - kazuaro
- Casuarius bennetti Gould, J, 1857 - nana kazuaro
- Casuarius bennetti westermanni Sclater, PL, 1874
- Casuarius bennetti bennetti Gould, J, 1857
- Casuarius bennetti Gould, J, 1857 - nana kazuaro
- Casuarius Brisson, MJ, 1760 - kazuaro
- Casuariidae - kazuaredoj

La scienca nomo rememoras la gravon de la aŭstralia naturalisto George Bennett.[4] Li estis la unua sciencisto kiu ekzamenis tiujn birdojn post kelkaj estis alportitaj en Aŭstralio per ŝipo. Rekonante ilin kiel reprezentanto de nova specio de kazuaro, li resendis specimenojn al Anglio kie tio estis konfirmita. Ĉe la okcidenta bordo de Golfo Sarera, okcidenta flanko de Okcidenta Nov-Gvineo, ekzistas distinga formo kiu meritas disigon. C. papuanus estas provizora nomo.[2] Fine ne estas oficiale agnoskitaj subspecioj, tamen, kelkaj fakuloj konsideras, ke ili ja estas.[5][6]
La Karamoj de la altaj teroj de Novgvineo identigas vespertojn kaj flugantajn birdojn en unu klaso (jaket), kaj la nanan kazuaron, tre grandan senflugilan, neflugan birdon kiel alia klaso (kobtij). Dum jaket estas ostaj kun flugiloj kaj flugas en aero, kobtij estas ostaj sen flugiloj kaj estas surteraj kaj el arbaroj. Kobtij estas diferencaj el aliaj ostaj senflugilaj animaloj je tio ke kobtij ne estas kvarpiedaj, kiel hundoj kaj lacertoj, kaj ankaŭ ne estas senmembraj, kiel serpentoj.[7]
John Gould unuafoje identigis la nanan kazuaron el specimeno el Nova Britio, en 1857.[2]
| Loko | Populacio | Tendenco |
| Centra Papuo-Nov-Gvineo | nekonata | malpliiĝanta |
| Nova Britio | nekonata | malpliiĝanta |
| Japen | nekonata | malpliiĝanta |
| Totalo | nekonata | Modere malpliiĝanta |
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas granda birdo sed estas iomete pli malgranda ol la aliaj vivantaj kazuaroj. Ĝi estas inter 99 kaj 150 cm longa kaj inter 17.6 kaj 26 kg peza.[2] Ĝi estas nefluga birdo kun aspra kaj rigida nigra plumaro, malalta triangula kasko, rozkoloraj vangoj kaj ruĝaj makuloj de haŭtaĵo super blua kolo.[2] Kompare al aliaj kazuaroj, la nana kazuaro estas pli mallonga, kun tarso 24.5 cm longa, kun iomete pli malgranda beko, 11 al 12.2 cm.[2] La piedoj estas grandaj kaj povegaj, ekipitaj per ponardecaj ungegoj ĉe la interna fingro. Ambaŭ seksoj estas similaj. Inoj havas pli longajn kaskojn, pli brilkolorajn nudajn haŭtaĵojn kaj estas pli grandaj.
Teritorio, habitato kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]La nana kazuaro estas distribuata tra montarbaroj de Novgvineo, Nova Britio, kaj la insulo Japen,[9] ĉe altoj de ĝis 3,300 m super marnivelo. Ĉe areoj sen aliaj specioj de kazuaroj, ili loĝas ankaŭ ĉe malaltaj teroj.[2] Ties dieto konsistas ĉefe el falintaj fruktoj kaj malgrandaj animaloj, kaj insektoj. Temas pri solema birdo, ĝi pariĝas nur dum la reprodukta sezono.[2]
Konservado
[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, habitata degradado, ĉasado por manĝo, kaj ofte tenita en kaptiveco, la nana kazuaro estis pritaksita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj,[10] kun loĝa teritorio de 258,000 km2.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ AviList v2025, konsultita la 7-an de jan. 2026.
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ Avibase 2009
- ↑ Brands, S. (2008)
- ↑ Bulmer, Ralph (1967). “Why is the Cassowary Not a Bird? A Problem of Zoological Taxonomy Among the Karam of the New Guinea Highlands”, Man 2 (1), p. 5–25.
- 1 2 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ Clements, J (2007)
- ↑ BirdLife International (2012). Casuarius bennetti. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 5a Julio 2012.
- Bennett, George (1860), Gatherings of a naturalist in Australasia, John Van Voorst, London
- BirdLife International (2008(a)). Dwarf Cassowary - BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 06 Feb 2009 .[rompita ligilo]
- Brands, Sheila. Systema Naturae 2000 / Classification, Casuarius bennetti. Project: The Taxonomicon (Aug 14 2008). Alirita Feb 04 2009 .[rompita ligilo]
- Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, New York: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Cassowaries". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, Michigan: Gale Group. ISBN 0-7876-5784-0
- Encyclopædia Britannica Eleventh Edition. Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
- Gotch, A.F.. [1979] (1995) “Cassowaries”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Londono: Facts on File, p. 178–179. ISBN 0-8160-3377-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



