Nankana Sahib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nankana Sahib
urbosetlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 63 073  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 27′ N, 73° 43′ O (mapo)31.44918773.712437Koordinatoj: 31° 27′ N, 73° 43′ O (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Nankana Sahib (Panĝabo)
Nankana Sahib (Panĝabo)
DEC
Nankana Sahib
Nankana Sahib
Situo de Nankana Sahib
Nankana Sahib (Pakistano)
Nankana Sahib (Pakistano)
DEC
Nankana Sahib
Nankana Sahib
Situo de Nankana Sahib

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nankana Sahib [+]
vdr
La distrikto de Nankana Sahib (ruĝe) sine de Panĝabo, Pakistano.

Nankana Sahib (Ŝahmuĥi-ortografio: ننکانہ صاحب, Gurumuĥi-ortografio: ਨਨਕਾਣਾ ਸਾਹਿਬ) estas urbo de la provinco de Panĝabo en Pakistano, iam konata sub la nomo "Rai-Bhoi-Di-Talwandi". Ĝi havas proksimume 100 000 loĝantojn kaj situas je 80 km sud-okcidente de Lahore kaj 75 km oriente de Fajsalabad, je alteco de 187 m super la marnivelo.

Koordinatoj : 31° 26' 51" N, 73° 41' 49" E

Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la samnoma kantono Nankana Sahib. La distrikto Nankana Sahib estas administra subdivido de la provinco de Panĝabo en Pakistano. Tiu subdivido estis kreita en majo 2005; antaŭe ĝi estis parto el la distrikto Ŝeĥupura (mapo ĉi apude).

Nankana Sahib(o) estas konsiderata kiel sankta kaj historia por la tie naskiĝintaj sikoj, ĉar tie naskiĝis Guruo Nanak Dev, la ĉefa figuro de sikismo. Sikoj venas el la tuta mondo al Nankana Sahib, kaj ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj en Pakistano.

La Gurdwara Nankana Sahib(o)[redakti | redakti fonton]

"Gurdwârâ" laŭvorte signifas en la panĝaba "la pordo al la Guruo" (ਗੁਰਦੁਆਰਾ, gurdu'ārā, ਗੁਰਦਵਾਰਾ, gurdvārā»). Ĝi estas kultejo de la siĥoj, same templo kiel kunvenejo.

La plej vizitata kultejo en Nankana Sahib(o) estas Gurdwara, konstruita ĉe la loko, kie troviĝis la naskiĝdomo de Guruo Nanak Dev. Ĝi estas la plej rimarkinda el ĉiuj siĥaj kultejoj en la urbo. Festivaloj okazas tie dum la unua plena luno de la jaro por memorsoleni la naskiĝon de Guruo Nanak Dev.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • angla Wikipedia kaj franca Wikipédia (pri distrikto Nankana Sahib)