Nankino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nankingo
(南京)
ĉine 南京, pinjine Nánjīng
subprovinca urbo
Oficiala nomo: 南京市
Kromnomoj: 金陵 (Ora Maŭzoleo), 石城 aŭ 石头城 (Ŝtona urbo)
Lando Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio
Provinco Ĝjangsuo
Historiaj regionoj Dinastio Song, Dinastio Ming
Rivero Jangzio
Situo Nankingo
 - alteco 15 m s. m.
 - koordinatoj 32° 03′ 00″ N 118° 46′ 00″ O / 32.05000 °N, 118.76667 °O / 32.05000; 118.76667 (mapo)
Areo 6 598,00 km² (659 800 ha)
Loĝantaro 7 713 100 (2009)
Denseco 1 169,01 loĝ./km²
Loĝigo 495 A. D.
Estro Ji Jianye
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo 210000 - 211300
Telefona antaŭkodo 25
Aŭtokodoj 苏A
Arbo Himalaja cedro
Floro Umeo
Situo de Nankingo enkadre de Ĉinio
Situo de Nankingo enkadre de Ĉinio
Situo de Nankingo enkadre de Ĉinio
Situo de Nankingo enkadre de provinco Ĝjangsuo
Situo de Nankingo enkadre de provinco Ĝjangsuo
Situo de Nankingo enkadre de provinco Ĝjangsuo
Vikimedia Komunejo: Nanjing
Retpaĝo: www.nanjing.gov.cn
Map

Nankino[1]Nankingo (ĉine 南京, pinjine: Nánjīng) estas milionurbo en la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina nomo signifas "suda ĉefurbo". Nankino estas ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nankino havas historion de pli ol 2000 jaroj. Ekde 220 ĝis 589 ĝi estis ĉefurbo de malgrandaj dinastioj, ekde 1127 ĝis 1279 ĉefurbo de la suda Dinastio Song, kaj komence de la Dinastio Ming (1368) Nankino estis ĉefurbo de la tuta Ĉinio. Nankino en tiu tempo havis gravan havenon.

La PorcelanturoPorcelanpagodo de Nankino (en ĉina 南京陶塔 Nánjīng Táotǎ), estis pagodo de preskaŭ 80 m de alto situanta borde de la rivero Jangzio en Nankino, iama ĉefurbo de Ĉinio. Ĝi estis konstruita en la 15a jarcento dum la dinastio Ming, kaj detruita en la 19a jarcento dum la Tajpinga ribelo.

En la jaro 1842 Nankino estis la loko de la "Traktato de Nankino", per kiu Okcidento igis la "Regnon de la Mezo" malfermiĝi. En tiu paco Hongkongo iĝis brita kaj Ŝanhajo iĝis zono ne regita de la ĉina registaro. En la jaro 1911 Nankino refoje estis ĉefurbo de la Ĉina Respubliko pro la ruinigo de la ĉina monarkio far Sun Yixian, kaj ekde 1927 ĝis 1949 ĉefurbo de la registaro de Kuomintango.

Nankino estis loko de la Masakro de Nankingo en la jaro 1937. En tiu militkrimo la Japanaj okupantoj murdis 300 000 ĉinajn civilulojn. Ĝi estis loko ankaŭ de la Naciisma Registaro de Nankino, aliancano de Japanio

Nuntempe Nankino estas grava centro de la komerco kaj eduko de la orienta Ĉinio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]