Saltu al enhavo

Nanne Kalma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nanne Kalma
Nanne kaj Ankie van der Meer en 2024
Nanne kaj Ankie van der Meer en 2024
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (76-jaraĝa)
en Amersfoort
Okupo
Okupo muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nanne Kalma (n. la 15-an de oktobro 1949 en Amersfoort, Nederlando, do nun 76-jaraĝa) estas multinstrumentisto kaj kantaŭtoro en popola muziko prezentante kantojn unue precipe en la okcidentfrisa kaj la nederlanda, sed ekde la fino de la 1980-aj jaroj, post koncerta vojaĝo en Hungario, kie klare sentiĝis la limoj de okcidenteŭropaj lingvoj, ankaŭ sukcese en Esperanto. Li estis kreskigita en Leeuwarden, okcidentfrise Ljouwert.

Nanne kaj Ankie en 2022

En Esperantujo li aparte konatas kiel membro de la komenca kvaropo kaj nuna duopo Kajto, sed hejme en la nederlanda provinco Frislando ankaŭ partoprenis en la frislingvaj grupoj Pugh's Place, Farmers Union, Irolt, De Peerelaar, Kat yn 't Seil, Liereliet kaj en la duopo Nanne & Ankie / Nan'n Ankie kun Ankie van der Meer ankaŭ prezentas en aliaj lingvoj krom Esperanto. Li estas premiita per la honorigo Frisa Dianto kaj ricevis la titolon de kavaliro en la ordeno de Oranje-Nassau, krom honoriĝi per la FAME-kulturpremio de 2004 en Germanio pri apartaj kontribuoj al la esperanta kulturo.

La unua versio de tiu teksto ekestis la 28-an de marto 2025 precipe surbaze de traduko el la koncerna okcidentfrisa vikipedia teksto al Esperanto, kun iuj, en Esperanto publike konataj aldonaĵoj el la teksto Kajto. En la okcidentfrisa kaj nederlanda estas ankoraŭ pli detalaj informoj, kiujn estus bonvene ankoraŭ publikigi ankaŭ esperantlingve.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]