Nanoteknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nanoteknologio estas esprimo por ĉiuj teknologioj, kiuj esploras, modifas aŭ produktas objektojn aŭ strukturojn kies gravaj grandecoj estas proksimume inter 1 kaj 100 nanometroj. (Nanometro estas miliardono de metro). La nanoteknologion oni nuntempe ĉefe uzas por produkti pigmentojn kaj plombojn. Oni antaŭvidas, ke en estonteco oni povos uzi la nanoteknologion en tre multaj kampoj.

Kontraste al la mikroteknologio, en la nanoteknologio gravas la kvantummekanikaj efikoj.

Komparo de grandoj. Mezuroj rilate al metro (1 metro = 100).
La pli malhela sekcio montras proksimume kie prilaboras nanoteknologio.

Nanoteknologio estas kampo de aplik-scienco koncentriĝanta pri la desegnado, sintezado, karakterizado kaj aplikado de materialoj kaj aparatoj en la nanoskalo. Nanoteknologio estas subklasifikado de teknologio en scienco, biologio, fiziko, kemio kaj aliaj sciencaj kampoj kaj okupiĝas pri la esploro de fenomenoj kaj manipulado de materialo ĉe la nanoskalo, esence etendaĵo de nunaj sciencoj en la nanoskalo. Du ĉefaj aliroj estas uzitaj en nanoteknologio: unu estas "malsupre-supren" aliro kie materialoj kaj aparatoj estas konstruitaj atomon post atomo, la alia "supre-malsupren" aliro kie ili estas sintezitaj aŭ konstruitaj per forigado de ekzistanta materialo de pli grandaj entoj. Unika flanko de nanoteknologio estas la multe pliigita kiomo de surfaca loko al volumeno, kio est en multaj nanoskalaj materialoj, kio malfermas novajn eblecojn en surfac-bazita scienco, kiel kataliso. Ĉi tiu katalisa agado ankaŭ malfermas potencialajn riskojn en ilia interrilatado kun biomaterialoj.

La impeto por nanoteknologio havas devenon de renovigita intereso en koloida scienco, kuplita kun nova generacio de analizaj iloj kiel la atoma forto mikroskopo (AFM) kaj la skana tunelo mikroskopo (STM). Kombinita kun rafinitaj procedoj kiel elektron-radia litografado, ĉi tiuj instrumentoj permesas la intencan manipuladon de nanostrukturoj. Ĉi tiuj novaj materialoj kaj strukturoj siavice kaŭzis la rimarkon de novaj fenomenoj kiel la “kvantuma grandeco efiko” kie la elektronikaj proprecoj de firmaĵoj estas ŝanĝitaj kun grandaj reduktoj en eta grandeco. Ĉi tiu efiko ne eniras la ludon iranta de makro al etaj dimensioj. Tamen, ĝi fariĝas superreganta kiam la nanometra grandeco gamo estas atingita. Nanoteknologio ankaŭ estas uzita laŭ ombrela termino por priparoli aperantajn aŭ novajn teknologiajn evoluadojn asociiĝantaj kun mikroskopaj dimensioj. Malgraŭ la granda promeso de multaj nanoteknologioj kiel kvantumaj punktoj kaj nanotuboj, veraj aplikoj kiuj jam ekiris de la laboritorio kaj en la vendoplacon plejparte utiligis avantaĝojn koloidaj nanopartikloj, kiel kontraŭ-asunbrunaj belŝmiraĵoj, kosmetikaĵoj, protektaj ŝirmaĵoj kaj ne-makuleblaj teksaĵoj.

Eksteraj ligiloj

  • Artikolo pri Nanoteknologio en Le Monde Diplomatique
  • Richard Feynman's talk: There's Plenty of Room at the Bottom, 1959.
  • Dr. K. Eric Drexler, Engines of Creation: The Coming Era of Nanotechnology, 1986, ISBN 0-385-19973-2
  • N. Taniguchi, On the Basic Concept of 'Nano-Technology', Proc. Intl. Conf. Prod. London, Part II, British Society of Precision Engineering, 1974.
  • Jean-Baptiste Waldner, Nanocomputers and Swarm Intelligence, ISTE-Wiley, 2008, ISBN 1-84704-002-0.