Saltu al enhavo

Nanyang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nanyang
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 473000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 713 112  (2020) [+]
Loĝdenso 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 0′ N, 112° 32′ O (mapo)32.99871112.52921Koordinatoj: 33° 0′ N, 112° 32′ O (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 26511,48 km² (2 651 148 ha) [+]
Nanyang (Ĉinio)
Nanyang (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Nanyang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nanyang [+]
v • d • r

Nanyang (per simpligita ĉina skribo 南阳, per tradicia ĉina skribo 南陽, kun tonsignoj Nányáng) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Henano en Ĉina Popola Respubliko. Ĝia historia loknomo estis Van (宛). La aktuala loknomo signifas: sudo-suno, komprenu: la suda flanko de monto, aŭ la norda flanko de rivero.

Riverborda panoramo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 906 548 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo situas laŭ ambaŭ bordoj de rivero en baseno sur areo 26 509 km² averaĝe 131 metrojn super la marnivelo (sed varias la alteco inter 72-2213 m), dum Nanyang administras 12 distriktojn kaj 1 distriktonivelan urbon. Ĝengĝoŭo troviĝas 221, Vuhano 314, ĉefurbo Pekino 844, Ŝanhajo 862 km laŭ .

Ĉi tiuj areoj estis loĝitaj ekde la antikvaj tempoj, pluraj regnoj estiĝis dum la historio. Dum la dua mondmilito ankaŭ tiun areon okupis la japanoj, sed poste la ĉinoj repuŝis ilin.

La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio, la brutaro dominas, sed gravas la vin- kaj tabakproduktadoj. La rivero donas fiŝojn. En la areo naftokampoj troviĝas.

Universitato, pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias en la prefekturbo.

Stacidomo

Nanyang estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, krome flughaveno servas. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La klimato estas modera kaj humida subtropika klimato (Cwa) kun fortaj musonaj influoj. La jara averaĝa temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare averaĝe pluvas 793 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ol duono de la jara pluvokvanto okazas de junio ĝis aŭgusto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • geologia parko
  • muzeo
  • WikiTrans
Bildoj pri Nanyang
Muzeo
Malnova templo
Pagodo