Napalmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usono uzis napalmon dum Vjetnama milito

Napalmo estas aluminia salo aŭ sapo de naftenaj acidoj kaj alifataj karbonacidoj (ili estas organikaj acidoj kun karbonaj ringoj kaj ĉenoj). Oni densigas per napalmo benzinon, kiu servas por la flamĵetiloj kaj flambomboj. La solidita miksaĵo estas hodiaŭ same nomata napalmo kaj ĝi brulas pli rapide, ĵetebla pli precize kaj pli malplroksime ol la nezino.

Ĝin evoluigis usonaj sciencistoj en 1942.

Oni uzas la napalmon en piroteknika ĝelo, kiu entenas benzinon kaj nafton, magnezian polvon, kaj natrian nitraton. La miksaĵo brulas je 1100 °C, dum la densigita benzino nur je 675 °C.

Milita uzo[redakti | redakti fonton]

Oni ekuzis napalmon dum la dua mondmilito. La unua larĝskala atako estis kontraŭ Royan. En Ĉinio, dum la Kultura Revolucio, Wei Guonqing uzis ĝin kontraŭ ribeloj en Wuzhou, kaj la usona armeo dum Korea milito kaj Vjetnama milito.

Ekde 1980, interakordo de Unuiĝintaj Nacioj malpermesas la uzon de Napalmo kontraŭ nebatalantoj (vilaĝoj, ktp). Usono ne partoprenas la akordo, sed certigis, ke ĝia arsenalo estis detruita en 2001.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]