Napola sesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napola sestakordo Pri tiu ĉi sono Aŭskultu

Napola sestakordo estas karakteriza flanksono ene de la minora subdominanto. Je tio la minora subdominanto de bazotonalo havas anstataŭ kvinton (etan) seston el la minora subdominanto-gamo (ekzemple en a-minoro: d–f–b♭ anstataŭ d–f–a). Antaŭ la solviĝo de la eta sesto en la tritan tonon de la baztonala dominanto estas intermetebla la kvintotono a, sed ĝuste ĉi tiu diminuita trito (b♭'-g♯') donas al la ligo sn-D apartan, indivuan nuancon. Pro tio la napola sestakordo ankaŭ aperas kiel elpaŝa sono je apartaj suproj de muzikpeco, ĉar ĝi kontrastas de normala kadenco (t-s-D-t) kiel surpriza sono.

La ŝtupoteorio interpretas la napolan sestakordon de la 2-a ŝtupo kun malsupren aliigita gamnoto. Oni povas diri ĉirilate ŝtupo ♭2. La problema de ĉi tiu interpretado estas, ke la klasifikado kiel akordo de la 2-a ŝtupo malpli bone konvenas al la karaktero de la akordo ol ties vere subdominanteca (4-a ŝtupa) fremdnoto. Per la interpretado kiel sestakordo de la 2-a ŝtupo tamen estas klarigebla ĝia nomo. Sian nomon la sono ricevis pro ĝia ofta uzado en la napola opermuziko de la 18-a jarcento (Napola Skolo), je kiu ĝi unue aperis en minortonaloj, simbolante afekciojn kiel sufero, malĝojo kaj doloro. Unuafoje ĝin aplikis Giacomo Carissimi en 1645 je la vekria finaĵo de la oratorio Iefte (kiu antaŭ batalo ĵuris oferi la unuan, kiu renkontas lin venante el lia domo, ne divenante, ke estos lia filino).[1] Sian veran florepokon la akordo travivis en la epoko de la altbaroko (Bach, Händel) kaj dum la vienklasika muziko (Haydn, Mozart, Beethoven). Ekde la romantikismo la napola sesto ankaŭ aperis en maĵortonaloj (Sn). Por tio la komponistoj ne nur malsupren aliigis la seston de la subdominanto, sed ankaŭ la triton.

En pli malfruaj muzikhistoriaj epokoj oni uzis la napolan sestakordon ankaŭ, por povi rapide moduli en malproksimajn tonalojn. Ĉi tiu memstariĝinta napola sestakordo nomiĝas en la funkciteorio SN. Ekzemple en C-maĵoro la napola sestakordo (f–a♭–d♭) ankaŭ estas aliinterpretata kiel inversigo de la toniko de D♭-maĵoro (d♭-f-a♭).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diether de la Motte: Harmonielehre. 16-a eldono. Bärenreiter, Kassel 2011, ISBN 978-3-7618-2115-2, S. 89