Narcisisma defendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Narcisismaj defendoj estas procezoj, kiuj konservadas la idealigitajn partojn de la egoo kaj negadas ĝiajn limojn.[1] Ili tendencas esti rigidaj kaj totalismaj.[2] Ilin ofte motivas sentoj pri honto kaj kulpo, ĉu konsciaj aŭ nekonsciaj.[3]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Narcisismaj defendoj estas inter la plej fruaj defendmekanismoj, kiuj elmerĝiĝis el la psikologia fako, kaj inkludas negadon, misformadon, kaj psikologian projekcion.[4] Duonigado estas alia defendmekanismo ofte trovita en individuoj kun narcisisma personeca obstrukco—vidado de homoj kaj situacioj laŭ terminoj de nigro kaj blanko, aŭ tute bonaj aŭ tute malbonaj.[5]

Narcisisma defendo, kun la trovalorigo de la egoo tipa por la obstrukco, povas aperi en iu ajn etapo de evoluado.[6]

Defendaj sekvencoj[redakti | redakti fonton]

La narcisisto tipe provas ĉiun en sekvenco de defendoj por eligi dolorajn sentojn ĝis li aŭ ŝi trovas defendon, kiu funkcias:[7][8]

  1. senkonscia psikologia subpremo
  2. konscia negado
  3. misformado (inklude troigo kaj minimumigado) kaj mensogoj
  4. psikologia projekcio (kulpigo de alia)
  5. utiligante la helpon de unu aŭ pli el siaj kundependaj amikoj, kiuj subtenos la misformitan vidpunkton de la narcisisto.

Stigmata sinteno pri psikiatriaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Arikan (2005) trovis, ke stigmata sinteno pri psikiatriaj pacientoj asociiĝas kun narcisismaj defendoj.[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shaw J.A. (1999). Sexual Aggression, American Psychiatric Publishing, pĝ. 28–9.
  2. Gerald Alper, Self Defence in a Narcissistic World (2003) pĝ. 10
  3. Patrick Casement, Further Learning from the Patient (1990) pĝ. 132
  4. Barry P.D., Farmer S. (2002). Mental Health and Mental Illness, pĝ. 175.
  5. Lubit R. (2002). "The long-term organizational impact of destructively narcissistic managers", Academy of Management Executive, 16(1), 127-138.
  6. Wilber K., Engler J., Brown D. (1986). Transformations of Consciousness: Conventional and Contemplative Perspective of Development, Boston: New Science Library, New York City, NY, pĝ. 150
  7. Millon, Theodore; Carrie M. Millon, Seth Grossman, Sarah Meagher, kaj Rowena Ramnath. (2004) Personality Disorders in Modern Life. ISBN 0-471-23734-5.
  8. Thomas D Narcissism: Behind the Mask (2010)
  9. Arikan, K. (2005). “A stigmatizating attitude towards psychiatric illnesses is associated with narcissistic personality traits”, Isr J Psychiatry Relat Sci (PDF) 42 (4), p. 248–50. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Narcissistic defences en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]