Narcisisma personeca perturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La narcisisma personeca perturbo (NPP) estas longdaŭra ŝablono de nenormala konduto karakterizata per troaj sentoj pri memgraveco, troa bezono de admiro, kaj manko de kompreno pri la sentoj de aliaj.[1][2] Homoj kun NPP ofte pasigas multe da tempo pensante pri atingo de potencosukceso, aŭ pri sia aspekto. Ili ofte siacele utiligas la homojn ĉirkaŭ ili. Tiu konduto tipe komencas antaŭ aŭ dum la junaĝo, kaj okazas tra diversaj situacioj.[2]

La kaŭzo de la narcisisma personeca perturbo estas nekonata.[3] Ĝi estas personeca perturbo klasigita en la grupo B fare de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj.[2] Diagnozo devas esti farita de sanprizorga profesiulo per intervjuo de la pridemandata homo.[1] La kondiĉo nepre devas esti distingita de dupolusa manio kaj drog-misuza perturbo.[2]

Kuracoj ankoraŭ ne estis bone studitaj. Psikoterapio ofte estas malfacila pro tio, ke homoj kun la perturbo ofte ne opinias, ke ili havas problemon.[1] La personecon unue priskribis Robert Waelder en 1925, sed la nunan nomon por la kondiĉo oni ekuzis en 1968.[4] Psikologoj taksas, ke ĉirkaŭ unu elcento da homoj havas la malsanon iam en sia vivo.[3] Ĝi ŝajnas okazi pli ofte en viroj ol en virinoj kaj en junuloj pli ofte ol en maljunuloj.[1][2]

Signoj kaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Homoj kun la narcisisma personeca perturbo estas karakterizataj per siaj obstina grandiozeco, troa bezono de admiro, kaj malestimo kaj manko de empatio por aliaj.[5][6] Tiaj individuoj ofte montras arogantecon, senton pri supereco, kaj konduton sopiran al potenco.[7] La narcisisma personeca perturbo malsamas ol havi fortan senton pri memkonfido; homoj kun NPP tipe valoras sin super aliaj ĝis la punkto, ke ili ne zorgas pri iliaj sentoj aŭ voloj, kaj atendas ke oni traktu ilin kiel superajn.[5][8] Aldone, homoj kun NPP povas montri delikatajn egoojn, nekapablojn toleri kritikojn, kaj tendencon vorte malplivalorigi aliajn por validigi sian senton pri supereco.[8]

Laŭ DSM-5, individuoj kun NPP havas la plimulton aŭ ĉiujn el la jenaj simptomoj:[5][8]

  1. Grandiozeco kun atendoj pri supera traktado fare de aliaj
  2. Psika fiksiĝo al fantazioj pri potenco, sukceso, inteligenteco, allogeco, ktp.
  3. Mempercepto pri unikeco, supereco kaj asociateco ku alt-statusaj homoj kaj institucioj
  4. Bezono de konstanta admirado fare de aliaj
  5. Sento pri rajto al speciala traktado kaj obeado fare de aliaj
  6. Ekspluatado de aliaj por atingi personan sukceson
  7. Nevolonteco senti empation pri la sentoj, voloj aŭ bezonoj de aliaj
  8. Intensa enviemo pri aliaj kaj la kredo, ke aliaj egale envias ilin
  9. Pompa kaj aroganta sinteno

Individuoj ĝenerale eksuferas NPP-on inter adoleskeco kaj juneco se ne pli frue.[5] Estas nemalofte, ke infanoj kaj adoleskantoj montras iujn trajtojn similajn ol NPP, sed tiuj estas kutime nedaŭraj sen plenumo de la plena kriteriaro por la diagnozo.[8] Simptomoj de vera NPP estas ĉieestaj, evidentaj en diversaj situacioj, kaj rigidaj, restante konsistentaj tra tempo. La simptomoj devas esti sufiĉe severaj por signife difekti la kapablon de la individuo formi signifajn rilatojn kun aliaj. Simptomoj ĝenerale ankaŭ difektas la kapablon de individuo funkcii en la laborejo, lernejo, aŭ en aliaj gravaj kadroj. Laŭ la DSM-5, tiuj trajtoj devas nebagatele malsami de kulturaj normoj por kvalifikiĝi kiel simptomoj de NPP.[5]

Asociataj kvalitoj[redakti | redakti fonton]

Homoj kun NPP tendencas troigi siajn lertaĵojn kaj farojn kaj ankaŭ sian intimecon kun homoj, kiujn ili konsideras alt-statusaj. Ilia sento pri supereco povas kaŭzi ke ili dominas konversaciojn[8] kaj iĝas netoleremaj aŭ malestimaj, kiam aliaj parolas pri si mem.[5] Dum la daŭro de konversacio, ili povas cele aŭ nekonscie degradi aŭ senvalorigi la alian homon per troemfazo pri sia propra sukceso. Kiam ili konscias, ke iliaj diraĵoj doloris alian homon, ili tendencas reagi malestime kaj vidi tion kiel signon de malforteco.[5] Kiam ilia propra egoo estas vundita per reala aŭ perceptita kritiko, ilia kolero povas esti malproporcia al la situacio,[8] sed tipe, iliaj agoj kaj respondoj estas intencaj kaj kalkulemaj.[5] Malgraŭ fojaj alsupriĝoj de malmemcerteco, ilia membildo estas plejparte stabila (t.e., troigita).[5]

Kiam homoj estas patologie narcisismaj, ili povas esti regemaj, kulpemaj, memabsorbitaj, netoleremaj pri la vidpunktoj de aliaj, nekonsciaj pri la bezonoj de aliaj kaj pri la efektoj de sia konduto al aliaj, kaj insistemaj, ke aliaj vidu ilin kiel ili volas esti vidataj.[5] Narcisismaj individuoj uzas diversajn strategiojn por protekti la egoon koste de aliaj. Ili tendencas senvalorigi, degradi, insulti, kaj kulpi aliajn kaj ili ofte respondas al ego-minaca rimarko kun kolero kaj malamikeco.[9] Ĉar la delikata egoo de individuoj kun NPP estas hipersentema al perceptita kritiko aŭ malvenko, ili emas al sentoj pri honto, humiligo kaj senvaloreco pro negravaj aŭ eĉ imaginitaj incidentoj.[8] Ili ofte maskas tiujn sentojn for de aliaj per afektita humileco, socia izoliĝo aŭ per ekflamoj de kolerego, spito, aŭ venĝaj klopodoj.[5][6] La kunfandiĝo de la "troigita memkoncepto" kaj la "efektivo egoo" estas vidata en la imanenta grandiozeco de la narcisisma personeca perturbo. Ankaŭ imanentaj en tiu procezo estas la defendomeĥanismoj negado, idealigo kaj senvalorigo.[10]

Laŭ DSM-5, "Multaj tre sukcesaj individuoj montras personecajn trajtojn, kiuj povas esti konsiderataj kiel narcisismaj. Nur kiam tiuj trajtoj estas neflekseblaj, misadaptaj, kaj persistemaj kaj kaŭzas signifan funkcian difekton aŭ subjektivan angoron ili konsistigas la narcisisman personecan perturbon."[5] Kvankam tromemkonfido tendencas igi individuojn kun NPP ambiciaj, tio ne nepre kondukas al sukceso aŭ altaj profesiaj atingoj. Tiaj individuoj eble ne volas konkuri aŭ rifuzas riski ion ajn por eviti ŝajni kiel fiaskulo.[5][6] Aldone, ilia nekapablo toleri elreviĝojn, malkonsentojn aŭ kritikojn, kune kun ilia manko de empatio, malfaciligas al tiuj individuoj la kunlaboradon kun aliaj aŭ la bontenadon de longdaŭraj profesiaj rilatoj kun superuloj kaj kolegoj.[11]

Kaŭzoj kaj meĥanismoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo de la perturbo estas nekonata.[8][12] Psikologoj tendencas apliki biopsikosocian modelon de kaŭzado,[13] kiu signifas, ke kombinaĵo de mediaj, sociaj, genetikaj kaj neŭrobiologiaj faktoroj verŝajne rolas.[12][13]

Genetiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas evidenteco, ke la narcisisma personeca perturbo estas heredebla, kaj individuoj multe pli probable eksuferos NPPn se ilia familio havas historion de la perturbo.[13][14] Studoj pri la ofteco de personecaj perturboj en ĝemeloj determinis, ke la narcisisma personeca perturbo havas heredeblecon de modera ĝis alta.[14][15] Tamen la specifaj genoj kaj genaj interagoj, kiuj kontribuas al ĝia etiologio, kaj kiel ili povas influi la evoluajn kaj psikologiajn procezojn, sur kiuj baziĝas ĉi tiu kondiĉo, ankoraŭ ne estas determinataj.

Medio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ mediaj kaj sociaj faktoroj estas konsiderataj kiel signifaj influoj al la eksufero de NPP.[13] En iuj homoj, patologia narcisismo povas evolui el difektita alligo al oniaj ĉefaj zorgantoj, ekzemple oniaj gepatroj.[16] Tio povas rezulti en la mempercepto de tiaj infanoj kiel negravaj kaj nekonektitaj al aliaj. La infanoj tipe ekkredas, ke ili havas ian personecan difekton, kio igas ilin senvaloraj kaj nevolataj.[17] Troindulĝa, tropermesema kreskigado kaj nesentema, troregema kreskigado ambaŭ estas konsiderataj kiel kontribuaj faktoroj.[8][12]

Laŭ Groopman kaj Cooper (2006), la jenaj faktoroj estis identigitaj de diversaj enketantoj kiel eblaj faktoroj, kiuj povas antaŭenigi la eksuferon de NPP:[18]

  • Trosentema karaktero (personecaj trajtoj) ekde la naskiĝo.
  • Troadmirado, kiu neniam estas ekvilibrigita per realismaj rimarkoj.
  • Troa laŭdado de bonaj kondutoj kaj/aŭ troa kritikado pri malbonaj kondutoj dum la infanaĝo.
  • Troindulĝo kaj trovalorigo fare de la ĉefaj zorgantoj, familianoj, aŭ kolegoj.
  • Laŭdado pri perceptite escepta aspekto aŭ esceptaj kapabloj fare de plenkreskuloj.
  • Ekstrema emocia mistraktado dum la infanaĝo.
  • Arbitra aŭ nedependebla zorgado fare de la ĉefaj zorgantoj.
  • Lerno de manipula konduto de la ĉefaj zorgantoj aŭ kolegoj.
  • Uziĝo fare de la ĉefaj zorgantoj kiel rimedo por reguligi sian propran memestimon.

Ankaŭ kulturaj elementoj estas konsiderataj kiel influaj al la ofteco de NPP pro tio, ke NPP-aj trajtoj estas laŭ enketoj pli oftaj en modernaj socioj ol en tradiciaj socioj.[13]

Neŭrobiologio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malmultaj enketoj pri la neŭrologiaj bazoj de la narcisisma personeca perturbo. Tamen, lastaj enketoj identigis strukturan nenormalaĵon en la cerboj de tiuj, kiuj havas la perturbon, specife rimarkante malplian volumon de griza materio en la maldekstra antaŭa insula kortiko.[19][20] Alia enketo asociigis la kondiĉon kun reduktita griza materio en la antaŭfronta kortiko.[21] La cerbaj regionoj identigitaj en tiuj enketoj estas asociataj kun empatio, kompato, emocia reguligo, kaj kogna funkciado. Tiuj trovaĵoj sugestas, ke la narcisisma personeca perturbo estas asociata kun kompromitita enhaveco por emocia empatio kaj emocia reguligado.[22]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Caligor, E; KN Levy kaj FE Yeomans (Majo 2015). “Narcissistic personality disorder: diagnostic and clinical challenges.”, The American Journal of Psychiatry 172 (5), p. 415–22. doi:10.1176/appi.ajp.2014.14060723. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (2013) Diagnostic and statistical manual of mental disorders : DSM-5, 5‑a eldono, p. 645, 669–72. ISBN 9780890425558.
  3. 3,0 3,1 SEDERER, Lloyd I.. (2009) Blueprints psychiatry, 5‑a eldono, p. 29. ISBN 9780781782531.
  4. O'DONOHUE, William. (2007) Personality disorders : toward the DSM-V, p. 235. ISBN 9781412904223.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 American Psychiatric Association. (2013) Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (5th ed.), p. 669–672. ISBN 0890425558.
  6. 6,0 6,1 6,2 Ronningstam, Elsa (2016). “New Insights Into Narcissistic Personality Disorder”, Psychiatric Times 33 (2), p. 11. 
  7. Ronningstam E (2011). “Narcissistic personality disorder: a clinical perspective”, J Psychiatr Pract 17 (2), p. 89–99. doi:10.1097/01.pra.0000396060.67150.40. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 Mayo Clinic Staff. (18-a de novembro 2014) Narcissistic personality disorder: Symptoms.
  9. RONNINGSTAM, Elsa F. Identifying and understanding the narcissistic personality.
  10. Siegel JP (2006). “Dyadic splitting in partner relational disorders”, J Fam Psychol 20 (3), p. 418–22. doi:10.1037/0893-3200.20.3.418. 
  11. GOLOMB, Elan. (1992) Trapped in the Mirror, p. 22.
  12. 12,0 12,1 12,2 Berger, FK. Medical Encyclopedia: Narcissistic personality disorder. U.S. National Library of Medicine (31-a de oktobro 2014).
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Paris, Joel (2014). “Modernity and narcissistic personality disorder”, Personality Disorders: Theory, Research, and Treatment 5 (2), p. 220. doi:10.1037/a0028580. 
  14. 14,0 14,1 Torgersen, S; S Lygren, PA Oien, I Skre, S Onstad, J Edvardsen, K Tambs, E Kringlen (Decembro 2000). “A twin study of personality disorders.”, Comprehensive psychiatry 41 (6), p. 416–25. doi:10.1053/comp.2000.16560. 
  15. Reichborn-Kjennerud, Ted (1-a de marto 2010). “The genetic epidemiology of personality disorders”, Dialogues in Clinical Neuroscience 12 (1), p. 103–114. 
  16. Ken Magid. (1987) High risk children without a conscience, p. 67. ISBN 0-553-05290-X.
  17. Stephen M. Johnson. (1-a de majo 1987) Humanizing the narcissistic style, p. 39. ISBN 978-0-393-70037-4.
  18. Groopman, Leonard C. M.D.; Cooper, Arnold M. M.D. (2006). Narcissistic Personality Disorder. Personality Disorders – Narcissistic Personality Disorder. Armenian Medical Network. Alirita 2007-02-14.
  19. Schulze L, Dziobek I, Vater A, Heekeren HR, Bajbouj M, Renneberg B, Heuser I, Roepke S; Vater Dziobek, Bajbouj Heekeren, Heuser Renneberg kaj Roepke (2013). “Gray matter abnormalities in patients with narcissistic personality disorder”, J Psychiatr Res 47 (10), p. 1363–9. doi:10.1016/j.jpsychires.2013.05.017. 
  20. Narcissists’ Lack of Empathy Tied to Less Gray Matter. PsychCentral. Alirita 2014-04-24.
  21. Nenadic, Igor; Daniel Güllmar, Maren Dietzek, Kerstin Langbein, Johanna Steinke kaj Christian Gader (Februaro 2015). “Brain structure in narcissistic personality disorder: A VBM and DTI pilot study”, Psychiatry Research Neuroimaging 231 (2), p. 184–186. doi:10.1016/j.pscychresns.2014.11.001. 
  22. Ronningstam, Elsa (19-a de januaro 2016). “Pathological Narcissism and Narcissistic Personality Disorder: Recent Research and Clinical Implications”, Current Behavioral Neuroscience Reports 3 (1), p. 34–42. doi:10.1007/s40473-016-0060-y. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Narcissistic personality disorder en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]