Narinja (or-kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narinja (or-kulturo)
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Narinja Or-kulturo estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.

La malvarma anda altebenaĵo ĉe la landlimoj inter Kolombio kaj Ekvadoro, en la 7a jarcento p.K., estis enloĝita fare de homgrupo kiun arkeologiistoj nomas Kapulio (hispanlingve: "Capulí"). Ili havis komercajn rilatojn kun loĝantoj de la Amazona baseno kaj de la pacifika marbordo.

Tiuj homoj, kiuj ofte entomgigadis siajn mortintojn en profundon de 30 kaj 40 metroj, prilaboris fajnan oron per martelado.

Samtempe la regiono estis okupita fare de alia homgrupo nomata Pjartalo (hispanlingve: "Piartal"), kies ceramikaĵoj, lignaĵoj, teksaĵoj kaj oraĵoj surprizas onin pro siaj rafinita dezajno kaj unika tekniko inter la kolombia oraĵ-arto.

Ĉe la alveno de la hispanaj konkeristoj, la regiono estis enloĝata fare de la grupo "Tuza", devenantoj de la ĉi-supre menciitaj grupoj, kaj iom influitaj fare de la peruaj inkaoj.