Narrillos del Álamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Narrillos del Álamo
Narrillos del Álamo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05154 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 5° 28′ U (mapo)40.566944444444-5.4669444444444Koordinatoj: 40° 34′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Areo 29,35 km² (2 935 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Narrillos del Álamo
Situo de Narrillos del Álamo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Narrillos del Álamo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Narrillos del Álamo [naRIljos deLAlamo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Narrillos del Álamo estas komprenebla etimologie kiel Navaranoj de la Poplo, alude al la deveno de iamaj reloĝantoj el Navaro kaj al ofta arbospeco.

Narrillos del Álamo en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Sierra de Narrillos el Armenteros (Salamanko).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa estas formata de la loĝlokoj Narrillos del Álamo, El Álamo, Mercadillo (bazareto), Dehesa de Codes kaj Ventosa de la Cuesta; ĝi okupas totalan areon de 29,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 86 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 24 km de Piedrahíta, komarka ĉefurbo, ene de la subkomarko Serrezuela (montareto).

Ĝi konsistas en longeca duoneksklavo avance en la provinco Salamanko kaj limas kun La Tala (Salamanko), Armenteros (Salamanko), Arevalillo, Cespedosa de Tormes (Salamanko), El Mirón, Puente del Congosto (Salamanko) kaj Gallegos de Solmirón (Salamanko) .

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de prahistoria loĝado, nome de vetonoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

El mezepoka pasinteco la preĝejo estis de 13-a al 14-a jarcentoj, sed poste rekonstruita; dum tiu de Mercadillo, dekomence gvatoturo estis reformita grandparte el 1564, post incendio, kaj poste fine de la 18-a jarcento oni kreis impresan barokan retablon. Krome estas du interesaj romiaj mejloŝtonoj, devenaj de la nomita Vía de la Plata kaj grava montro de popola arkitekturo en la nomita Casa de la Vera Cruz, dokumentita la plej antikva en la loko, kaj unua urbodomo, el la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, naturaj lkoj kun esceptaj flaŭro kaj faŭno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]