Naskiĝo de Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikono pri la Naskiĝo de la Dipatrino.

La Naskiĝo de Maria, patrino de Jesuo, estas unu el la Dek Du Grandaj Festoj de la liturgia jaro kaj por la okcidentaj kaj de la orient-ortodoksaj eklezioj. Ĝi estas celebrata la 8-an de septembro dum la eklezia kalendaro (por tiuj eklezioj kiuj sekvas la tradician julianan kalendaron) festas ĝin la 21-an de septembro laŭ la moderna Gregoria kalendaro.

Laŭ la Sankta Tradicio de la Ortodoksa Eklezio, Maria estis naskita al maljunaj kaj antaŭe sterilaj gepatroj sub la nomoj de Joakimo kaj Anna (nun sanktuloj), en respondo al iliaj preĝoj.

Ortodoksa kristanismo ne akceptas la katolikan doktrinon de la Senmakula koncipiĝo de Maria (laŭ kiu estas supozite ke Maria, kiel ŝia Filo Jesuo mem, estis konservita de tiu prapeko kiun heredas ĉiuj aliaj posteuloj de Adamo kaj Eva, en antaŭĝojo de ŝia naskonta filo). Ortodoksismo ne kundividas la latinan aŭgustenan komprenon de la dissendo de prapeko, tiel ke la demando ne estiĝis en ortodoksa teologio. Ĉiu ortodoksa eklezio kredas, ke Maria estis konservita libera de fakta peko per la graco de Dio.