Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato
Etoso
Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Harry Harrison | |
Eldonjaro | 1996 | |
Urbo | Jekaterinburgo | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 222 | |
Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (originale anglalingve, A Stainless Steel Rat is Born) estas sciencfikcia romano de Harry Harrison el la romanserio Rustimuna Ŝtalrato. En ĝi junulo de provinca planedo ekcelas krimulan karieron, ĉar sur lia planedo ne ekzistas io alia interesa. Por interkompreniĝi sur aliaj planedoj li lernas Esperanton dum sia unua kosma vojaĝo.
La romano aperis en Esperanto en 1996 ĉe eldonejo "Sezonoj" en Jekaterinburg sub la titolo Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato. La traduko estis farita de internacia grupo retpoŝte kunlaboranta: en ĝi kunagis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambias, Kevin Schoedel kaj Mark Weddell.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Reta versio de Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato ĉe la Ondo (arkivigita laŭ la stato de 2012)
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
Kategorioj:
- Libroj de Harry Harrison
- Esperanto-libroj aperintaj en 1996
- Eldonaĵoj de Sezonoj
- Esperantlingvaj romanoj
- Verkoj el la esperantigita anglalingva literaturo
- Sciencfikcia literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Pikareskaj romanoj