Saltu al enhavo

Nasuŝiobara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nasuŝiobara
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 602  (2021) [+]
Loĝdenso 195 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 58′ N, 140° 3′ O (mapo)36.961722222222140.04605555556Koordinatoj: 36° 58′ N, 140° 3′ O (mapo) [+]
Areo 592,74 km² (59 274 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Nasuŝiobara (Japanio)
Nasuŝiobara (Japanio)
DEC
Situo de Nasuŝiobara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nasushiobara, Tochigi [+]
vdr

Nasuŝiobara, japane 那須塩原市 estas urbego en Japanio, sur la ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en Gubernio Toĉigi.

Stacidomo en Nasuŝiobara

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Nasuŝiobara havis populacion de 115 794. En la 1990-aj jaroj la loĝantaro atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde la 2020-aj jaroj la loĝantaro malpliiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nasuŝiobara situas en montaro en valo. Sukagaŭa troviĝas 46, gubernia sidejo Ucunomija 47, Korijama 56, Ivaki, ankaŭ la maro 75, ĉefurbo Tokio 156 kilometrojn aere laŭ [1].

Antaŭ la Meiji-epoko tiu ĉi areo estis plejparte neloĝata pro manko de taŭga akvo por agrikulturo. Oni konstruis kelkajn irigaciajn kanalojn dum la Edo epoko, baldaŭ la terkultivado kondukis al rapida evoluo. En tiu areo oni establis plurajn vilaĝojn laŭ la moderna municipa sistemo la 1-an de aprilo 1889. Kelkaj urboj naskiĝis inter 1912-1932 en tiu loko, en 1955 la urboj grandiĝis per la proksimaj areoj. La moderna urbo de Nasuŝiobara estis establita la 1-an de januaro 2005 per fuzio de iama urbo Kuroiso kaj ties najbareco.

Nasuŝiobara dependas de la laŭsezona turismo pro termofontoj kaj skiejoj. La agrikulturo koncentras al la laktoproduktado. La urbego ankaŭ havas plurajn industriajn parkojn.

Nasuŝiobara estas universitata urbo.

Spite la montaran areon Nasuŝiobara estas atingebla fervoje kaj ĉefvoje, eĉ Ŝinkansena linio Tohoku haltas en la urbego.

Bildoj pri Nasuŝiobara
Universitata konstruaĵo
Biblioteko
Poŝto


Nasuŝiobara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj kun forta neĝado. La meza jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 7-17 °C. La jarpluvo averaĝas 1553 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte pluvas inter aprilo-oktobro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans