Osijeka Kvinopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natalija Hergović)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

OSIJEKA KVINOPO EL 1889 - LA UNUAJ ESPERANTISTOJ EN KROATIO

(la ĉefa fonto: la prelego en esperanta simpozio en Zagreb (novembro 2008) de s-ano Davor Klobučar el Osijek, Kroatio)

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi teksto temas pri la unuaj homoj, kiuj okupiĝis pri Esperanto en la teritorio de la hodiaŭa Kroatio. Ili anonciĝis en 1889, kaj tiam ili vivis ĉiuj en la urbo Osijek. Tamen, eĉ hodiaŭ malmultaj kroataj esperantistoj scias, ke Esperanto aperis en Osijek pli frue ol en Zagreb kaj Rijeka. Eĉ 20 jarojn pli frue! Ne temas pri esperantaj organizaĵoj aŭ publika esperanta agado, sed ekzistis unuopuloj, kiuj lernis la lingvon. Ili estis la unuaj ne nur en Kroatio, sed ankaŭ en la eksa Jugoslavio, kaj eĉ en la sudorienta Eŭropo!

Kroatio kaj Osijek en 1889[redakti | redakti fonton]

Kroatio estis tiam parto de Aŭstrio-Hungario, lando en kiu vivis multnombraj popoloj. Nur du inter ili estis regantaj: aŭstroj kaj hungaroj. La ŝtato, kvankam regata de aŭstria imperiestro, estis interne dividita al du partoj (la aŭstria kaj la hungara). Kroatio havis certan aŭtonomion kaj apartenis ĉefe al la hungara parto. Osijek, la urbo en nordorienta Kroatio sur la rivero Drava, estis tiam moderna kaj grava industria urbo, preskaŭ same granda kiel la kroata ĉefurbo Zagreb. Multaj homoj el aliaj regionoj kaj popoloj migris al Osijek, sed la plimulto estis kroata. Kvankam la germana lingvo kaj kulturo estis pli elstara, la kroata elemento iom post iom kreskis.

Esperanto en 1889[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas artefarita internacia lingvo. La aŭtoro estis Lazar Ludvig Zamenhof (1859-1917), juda (okul)kuracisto, naskita en Bjalistoko. Esperanto aperis en Varsovio, kie Zamenhof publikigis en 1887 lernolibron de Esperanto en la rusa lingvo, t.n. Unuan Libron. Ambaŭ urboj (Bjalistoko kaj Varsovio) hodiaŭ estas en Pollando, sed tiam ili estis en Rusio. Post kelkaj monatoj la libro estis publikigita en pluraj grandaj eŭropaj lingvoj. Inter 1887 kaj 1889, en la komenca tempo de Esperanto, publikiĝis, krom novaj lernolibroj, nur kelkaj literaturaj tekstoj. Esperantistoj ĉefe skribis leterojn, kaj plej ofte al Zamenhof, ĉar ili ne konis sin reciproke. Tial por firmigo de la movado gravis multege la unua gazeto "La Esperantisto", kiu aperis unue en la septembro 1889.

La 1-a Zamenhofa adresaro el 1889[redakti | redakti fonton]

Sed ankaŭ grava, speciale por ĉi tiu esploro, estas la unua monda adresaro de esperantistoj (nomita "Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"). La adresaro fakte aperis komence de 1890, sed la adresoj estas kolektitaj inter 1887 kaj 1889. En ĝi Zamenhof listigis per alfabeta ordo 1.000 nomojn kun adresoj. Oni ne scias, kiom da ekzempleroj publikiĝis, kiu ĝin ricevis, kaj en kiu grado tiuj personoj efektive ellernis la lingvon. Tamen, tio estas tre utila paŝo, kaj finfine esperantistoj havis eblecon starigi rektajn kontaktojn reciproke. Tie estis 919 nomoj el Rusio (la lando kie la lingvo ekestis!) kaj nur 81 el aliaj landoj. Inter ili estis eĉ 5 personoj el Osijek! Konsideru la nombrojn: el 81 ne-rusiaj homoj eĉ 5 estis el Osijek!

Titolpaĝo de la unua adresaro de esperantistoj (1889), farita de Zamenhof

Malkovro de la Kvinopo[redakti | redakti fonton]

Tiun grupon oni nomas "Osijeka Kvinopo" (Osječka petorka). Ilian ekziston menciis la polo Adam Zakrzewski en sia "Historio de Esperanto 1887-1912", sed neniu priatentis tiun informon. Nur en 1979, post represo de lia libro, tiun informon rimarkis kaj konsideris la serba esperantisto Boriša Milićević. Li akiris fotokopiojn de ĉiuj zamenhofaj adresaroj el Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, detale ilin tralegis kaj trovis la kvinopon! Eĉ tiu simpla laboro estis granda: temas ja pri 29 adresaroj kun 21.916 nomoj (minus 3 adresaroj, kiujn la muzeo tiam ne havis). Tiam reagis la profesoro Antun Šimunić el Osijek, esploris la aferon surloke kaj la rezultojn metis en siajn 2 librojn pri la historio de Esperanto en Osijek ("Obstine Antaŭen", 1983, kaj "Novaj Perspektivoj", 1984). Li trovis nur bazajn faktojn, tamen ne pri ĉiuj 5 personoj, kaj ne sen eraroj. "Obstine Antaŭen" estis konata nur en Osijek, kaj "Novaj Perspektivoj" nenie!

Danke al "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (Josip Pleadin), Klobuĉar eksciis pri la libro "Novaj Perspektivoj". Kaj danke al tiu libro kaj al kelkaj hazardaj eventoj, li trovis novajn spurojn pri la Kvinopo, en 2007. Li komprenis gravecon de la afero, kaj ke urĝas esplori ĝin, ĉar estis baldaŭ malaperontaj la lastaj spuroj. Li mem vivis en Osijek, do estis taŭga persono por tia laboro. Sekvis lia 2-jara serioza kaj obstina esploro pri tiuj biografioj, studante ĉiun spuron en Osijek, kaj ankaŭ korespondante kun arkivoj kaj unuopuloj el Kroatio, Slovenio, Aŭstrio, Italio, Germanio, Bosnio, Rumanio ktp.

Kiuj estas en la Kvinopo?[redakti | redakti fonton]

Kaj kiuj homoj estas en la Kvinopo? Estas 5 virinoj! Pli precize 5 junaj fraŭlinoj: fratinoj Hradil (Ana, Augusta kaj Ema), Marija Pilepić kaj Natalija Hergović, kun respektivaj aĝoj en 1889: 24, 21, 18, 18 kaj 18. Ili loĝis en la osijeka parto Malsupra Urbo (Donji grad) en distanco de maksimimue 200 metroj. Ili certe agis en konsento kaj lernis preskaŭ certe el unusola lernolibro, kredeble germanlingva. Ili certe anoncis sin al Zamenhof sendinte la kuponojn, kiuj estis en la Unua Libro. Ni ne scias precize, ĉu en 1888 aŭ en 1889 ili lernis. Tre supozeble ili varbis pliajn amikinojn, nur sensukcese. Post 7 jaroj aperis eĉ "la sesa homo" el Osijek, la leŭtenanto Mosche Egon. Kaj post li en Kroatio nenio esperanta okazis ĝis la periodo 1906-1908, laŭ nia scio.

La nomoj Hergović kaj Hradil en la adresaro el 1889

La familio Hradil: Ana, Augusta kaj Ema[redakti | redakti fonton]

Carolus (Karl ?) Hradil, vaporŝipa oficisto (naskita en Znojmo, Ĉeĥio) venis al Osijek, edziĝis tie en 1864 al Maria Fiedler, kaj havis 5 filinojn. Dum la infanaĝo mortis du filinoj, kaj ankaŭ la edzino. Li reedziĝis al sia bofratino Berta, ricevis filon Karl (Dragutin), kaj baldaŭ mortis. Post kelkaj jaroj mortis ankaŭ Berta, kaj restis nur tiuj 3 orfaj fratinoj el la adresaro kaj ilia duonfrato. Lin Klobučar mencias tial, ke li parolis kun lia (en 2007 vivanta) filino Maja Zorenić, kiu rememoris la vortojn de sia patro, ke liaj fratinoj iel okupiĝis pri Esperanto.

Ana (naskita 1865) edziniĝis en 1890 en Osijek al Viktor Krvarić, ŝtata oficisto, kiu postenis en Bosnio, kaj post lia emeritiĝo la geeedzoj revenis al Osijek en 1921. Viktor mortis en 1927 kaj Ana en 1948. La sola infano estis la filo Kamilo, kiu pro politika agado en Sendependa Ŝtato Kroatio (NDH, 1941-1945) devis elmigri al Argentino, kie li mortis kun sia edzino Emilija Munk, sen idoj.

Augusta (naskita 1868) edziniĝis en 1903 en Mohacs (Hungario) al la osijekano Antun Dierich, kiu ankaŭ estis ŝipkapitano kaj poste privata oficisto. Ili ankaŭ iam revenis al Osijek, kie Antun mortis en 1937 kaj Augusta en 1947. Ilia sola ido, la filo Aleksandar, pereis en la 2a mondomilito en batalo en Bosnio. Li havis nek edzinon nek idojn. La tombo de Augusta en Osijek (kaj laŭdire la sama de Ana) ekzistis ĝis ĉ. 1975.

Ema, la plej juna (naskita 1871), edziniĝis en Osijek en 1891 al Teodor Popović, ŝtata oficisto kaj verŝajne kolego de Viktor Krvarić. Teodor estis filo de ortodoksa pastro, sed oni povas legi, ke li estis katoliko. S-rino Zorenić ne scias, ke Ema entute ekzistis, kvankam ŝi (kiel eta knabino) iomete konis Ana-n kaj Augusta-n.

Hergović Natalija (aŭ Hrgović Božica)[redakti | redakti fonton]

Pri Natalija Hergović skribis Šimunić multe, sed ĉio estas erara (ekz. ŝia naskiĝjaro, ŝia juda deveno ktp). Nome, li akceptis senkritike asertojn de unusola atestanto, osijekano Ivan Hergović (en 2007 delonge forpasinta; ankaŭ Šimunić). Klobučar kontrolis ĉie en dokumentoj, kaj eĉ ne unu fakton eblis konfirmi! Kaj estis ĉiam pli klare, ke tiu homo ne povas esti parenco de Natalija. Finfine aliaj familianoj klarigis, ke li ŝatis troigi kaj elpensadi faktojn. Do la afero revenis al nulo. Sed poste troviĝis jarraportojn de osijekaj lernejoj el 1880-aj jaroj, el kiuj sekvas, ke Natalija devis esti naskita en 1871 kaj veninta al Osijek en 1881. La familio ne menciiĝas en aliaj dokumentoj post 1890, do ili forlasis la urbon. Kien? Kiu estis la patro? Ĉu ŝi poste havis edzon kaj idojn? Ĉiu esploro restis vana. Intuicio diras, ke ankaŭ ŝia patro laboris por la vaporŝipa kompanio. Sed la mistero restas.

La nomo de Marija Pilepić en la adresaro el 1889

Pilepić Marija (Pillepich Maria) kaj la familio[redakti | redakti fonton]

Pilepić Marija. la unua kroata esperantisto el 1889 (foto el 1923)

Pilepić Eduard (1833, Praputnjak -1898, Osijek) estis vaporŝipa kapitano sur Danubo. Li en 1869 edziĝis en Braila (Rumanio) al Teresia Frollo (naskita 1849 en Venecio). La filino Marija Pilepić naskiĝis en 1871 en Tahitotfalu en Hungario. Ŝi havis poste 2 fratojn, Karlo kaj Hinko. Parton de la infanaĝo ili pasigis en Rumanio en pluraj urboj (Turnu Severin kaj supozeble Bukureŝto). En 1882 la familio venis al Osijek. Iom post la morto de Eduard (1898) , la familio disiĝis. Karlo edziĝis kaj havis edzinon, filinon kaj fabrikon en Germanio, Hinko venis al Sarajevo en 1905, kiel bankoficisto kaj poste direktoro. Teresia kaj Marija vivis certan tempon en Trento (Italio). Maria neniam edziniĝis. Ŝi vivis poste kun la frato Hinko en Sarajevo, kaj poste kun Karlo en Beograd, Zagreb (ekde 1948) kaj fine en Opatija, kie ŝi mortis en 1962. Karlo mortis en 1971 en Rijeka, lia sola nepo en Germanio donis al mi la solan restintan foton de Marija! Tri idoj de Hinko ankoraŭ vivas en Sarajevo kaj unu en Velika Gorica. Du filinoj bone memoras pri Marija. Bedaŭrinde dum la milito en Sarajevo, en 1992 trafita per serba grenado, forbrulis loĝejo de la tria filino, kun ĉiuj ekzistintaj dokumentoj kaj fotoj rilataj al Marija, inkluzive desegnaĵojn (laŭdire belajn), kiujn Marija faris!

Parto de la registro de baptitaj infanoj el la hungara urbeto Tahitotfalu, el 1871, kun la nomo de Maria Magdalena Pillepich

Marija Pilepić - la unua esperantisto en Kroatio[redakti | redakti fonton]

kaj ŝia parencino Marta/Maria Frollo - la unua en Rumanio!


Mi havas tre akcepteblan teorion, ke Marija Pilepić estis la ĉefo de la Kvinopo, do ke precize ŝi estis la unua esperantisto en Kroatio! Sekvas klarigo. En la adresaro 1889 aperis unusola nomo el Rumanio: tiu de Marta (Marietta) Frollo el Bukureŝto. Ŝia patro estis Frollo Gian Luigi, itala lingvisto naskita 1832 en Venecio, kiu vivis kaj mortis en Rumanio. Li havis kontaktojn kun eŭropaj lingvistoj, ekzemple kun Hugo Schuhardt, kiu okupiĝis iom ankaŭ pri volapuko. Kaj tiu Frollo certe estis parenco, eble eĉ frato de Frollo Teresia, la patrino de Marija Pilepić. Kiel alie klarigi, ke du personoj kun tia rara familia nomo (Gian Luigi kaj Teresia), naskitaj ambaŭ en Venecio, vivis ambaŭ en 1869 en Braila kaj poste havis po unu filinon kun la nomo Maria? Kaj ambaŭ junulinoj estis en siaj landoj esperantaj pioniroj el la zamenhofa adresaro!

La rumana Maria (Marta) eĉ verkis etan esperantan vortaron por rumanoj (publikigis Zamenhof en 1889, tre verŝajne en la formo de simpla faldfolio), sed rumanaj samideanoj scias pri ŝi preskaŭ nenion. Kaj preskaŭ certe estas, ke ĝuste ŝi entuziasmigis la kroatan parencinon! Kaj ne inverse! Nia Marija Pilepić poste agis inter siaj samaĝulinoj Natalija Hergović kaj Ema Hradil. Kaj poste Ema varbis siajn du fratinojn. Por akiri esperantan lernolibron tiutempe, eĉ nur por scii pri ĝia ekzisto, necesis bonaj rilatoj kun kleraj homoj en eksterlando, kion Marija Pilepić havis, kaj la fratinoj Hradil certe ne. Ili estis orfoj el simpla loka familio, senĉese batalanta kontraŭ problemoj (malsanoj, mortoj, malriĉo ktp).

Do, Marija Pilepić estis la unua kroata esperantisto! Oni rajtas diri "kroata", kaj ne nur "kroatia", ĉar la patro estis kroato, kaj ŝi mem deklaris sin tia en unu dokumento el novembro 1944 (kiam ŝi anoncis ĉe policejo sian loĝadon en Beograd). Ŝi estis la motoro de la Kvinopo. Kaj kiam "la sesa homo" Mosche Egon servis en Osijek kiel leŭtenanto (1894-1898), ŝi la sola el la Kvinopo vivis tie. Kaj ambaŭ en Malsupra Urbo. Estas tre forta la supozo, ke ĝuste ŝi varbis lin por Esperanto! Krome, unu nepino memoras, ke Marija sukcese varbis sian lingve talentitan fraton (Hinko) en liaj lastaj jaroj. Cetere, pri Egon, aŭ oficiale Eugen, mi esploras plu. Nun mi malkaŝas nur, ke li naskiĝis en 1873 en Ljubljana, kiel filo de la fama advokato Mosche Alfons, jam en 1874 mortis lia patrino Ana Grumnik (Grundner), li havis poste duonfraton Erich kaj duonfratinon Vera. En 1898 li forlasis la armeon, elmigris al Sudafriko, volontulis en anglo-bura milito kontraŭ angloj, kaj en 1900 revenis al Aŭstrio. Li parolis plurajn lingvojn, ankaŭ slovene. Restas bezono argumenti, ĉu li estis sloveno aŭ aŭstriano. Kaj en Osijek li vivis nur 4 jarojn...

Influo al postaj esperantistoj?[redakti | redakti fonton]

Sciante kien la vivo kondukis la osijekaninojn, oni povus serĉi eblan influon de ili al postaj esperantistoj, kiuj aperis en la regiono, kaj malrekte eĉ al tiuj el 1908! Estas ja kelkaj en postaj zamenhofaj adresaroj. Kaj iliaj loĝlokoj iom povas rilati al postaj loĝlokoj de la Kvinopo. Sed ŝajnas ke neniu ligo estas inter ili ĉiuj kun la esperantistoj el 1908. Se ni konsideras grandan esperantan krizon post 1894 eĉ en la movada centro (tiam Rusio kaj meza Eŭropo), ne estas mirinde, ke en la rando de la movado (Kroatio kaj sudorienta Eŭropo) tute sekiĝis la unua ondo de la entuziasmo el 1889. Tamen, la rakonto pri osijekaj junulinoj restos ĉiam interesa kaj plaĉa, kaj osijekanoj fieros!

Resumo pri la vivoj de la Kvinopo[redakti | redakti fonton]

Do, oni resumu la konojn pri la Kvinopo. La tri fratinoj Hradil naskiĝis en Osijek (en la urboparto Tvrđa, kaj poste translokiĝis al Malsupra Urbo). Marija naskiĝis en hungaria vilaĝo apud Danubo. Natalija naskiĝis en nekonata loko, sed ekster Osijek. Inter 1881 kaj 1890 ĉiuj kvin certe vivis en Osijek. Ĝis 1895 ĉiuj forlasis la urbon, krom Marija, kiu faris tion post 1898, kaj certe ĝis 1905. Kaj sekvis 20 jaroj, ĝis kiam 2 membroj de la Kvinopo revenis: Ana kaj Augusta kun la edzoj. Kaj post la reveno, ili vivis ankoraŭ ĉ. 20 jarojn kaj mortis en Osijek. La esplorinto Klobučar en 2007 kaj 2008 parolis kun personoj, kiuj konis vivantan Ana-n (1 persono), Augusta-n (2 personoj) kaj Marija-n (3)! Fotojn troviĝis nur de Ana, Augusta, Marija kaj eble Ema. La domoj, en kiuj la esperantistinoj naskiĝis, ne estas konataj. La domon el 1889 li trovis nur por Marija Pilepić (hodiaŭ la adreso Crkvena 17 en Osijek). La domo, en kiu Ana mortis, estas konata (Zadarska 5 en Osijek), sed ĝi en 2008 estas detruita. Augusta mortis en Osijek, Sunčana 3, kaj tiu domo (fakte unu loĝejo en ĝi) ankoraŭ ekzistas en 2008. Ankaŭ estas konata la domo, kie mortis Marija Pilepić: temas pri la ankoraŭ ekzistanta Vila Marijana en Opatija. La tombo de Augusta (kaj verŝajne la sama de Ana) estas konata, sed ekde 1975 ne plu ekzistas (la tombejo Sveta Ana en Osijek). Tre grave estas diri, ke la tombo de Marija Pilepić ankoraŭ ekzistas en Opatija. Ĉar delonge neniu pagis por la tenado, minacis la danĝero, ke la tombo ne plu ekzistos. Sed Esperanto-Societo Rijeka sukcesis en 2008, ke Marija, kiel la unua esperantisto en Kroatio, eniru la liston de elstaraj lokaj personoj, pri kies tomboj garantias la urbo Opatija! Sekve estas nova Esperanto-objekto en Kroatio, kaj rijekanoj fieras, ke tio estos la kvina ZEO en ilia regiono!

La fratinoj Hradil kun famioianoj, ĉ. 1912. Sidas (de maldekstre) Ana kaj Augusta; staras verŝajne Ema

Proponoj por posta esplorado[redakti | redakti fonton]

Ĉu estas eblecoj, ke en estonta tempo ni trovu pli da informoj pri la Kvinopo? Ĝenerale dirite, ĉio estas ebla. Sed dum mia esplorado mi konkludis, ke nura blinda hazardo ne helpos. Oni devas precize scii, laŭ kiu spuro iri. Mi ĉi tie volas rekomendi kelkajn spurojn, por eventuala posta esplorado. Ema Hradil tre verŝajne post 1891 certan tempon vivis en Jajce (Bosnio). Hodiaŭ la ekleziaj libroj estas en la tiea franciskana monaĥejo, sed pro ĝia rekonstruo ili ne estos uzeblaj dum kelkaj jaroj. Se Ema restis tie longan tempon, eble ni trovos informojn pri naskiĝoj kaj mortoj en ŝia familio. Pri Natalija Hergović estas supozo, ke ŝia patro laboris en grandega aŭstria vaporŝipa kompanio DDSG, sed iliaj arkivoj estas grandparte perditaj. Tamen eventuale iam iu kolektos kaj ordigos la materialojn, kaj metos ilin al publika dispono. Eble insteresa povus esti certa Hergović Michael, kiu estis oficiro, kaj kies nomo ekzistas en aŭstriaj armeaj listoj ("Militär-Schematismus") en 1860-aj jaroj, en la 6-a lim-garda regimento en Bjelovar, sed en postaj jaroj ne. Eble li forlasis la armeon kaj trovis alian postenon en Osijek? Ĉu li estas la ĝusta homo? Pri la fratinoj Hradil ĝenerale, ĉiuj eventuale savitaj leteroj kaj dokumentoj de Ana kaj Augusta troviĝas ĉe la profesorino Ljerka Perči, kiu vivas en Varaždin kaj Osijek, kaj okupiĝas pri diversaj historiaj esploroj. Kiam ŝi metos ilin al publika dispono, aŭ havos tempon por esplori mem, oni eble ekscios almenaŭ iomete pri Ana, Augusta kaj eble eĉ pri Ema. Koncerne la fruan (antaŭ-osijekan) vivon de Marija Pilepić kaj ŝia familio, oni serĉu en ŝtataj arkivoj en Turnu Severin kaj Bukureŝto, speciale rilate al bazaj lernejoj, kiujn gvidis la katolika eklezio. Kaj oni esploru ankaŭ la familion de la bukureŝta profesoro Gian Luigi Frollo. Eble en arkivoj de la itala urbo Trento oni trovos informojn pri restado de Marija tie. Kaj, se iu trovos nepojn de Ema aŭ Natalija, eble tiu trovos ĉe ili ankaŭ fotojn, leterojn aŭ taglibrojn rilate al la tuta Kvinopo! Kaj finfine, post jardekoj oni eble povos en Interreto simple trovi multon, kio hodiaŭ estas kaŝita kaj nekonata. Bonŝancon!