Natalka Poltavka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sceno el Natalka Poltavka sur la monumento al Kotlarevskij en Poltavo (skulptisto L. Pozen (1903))

Natalka Poltavka (ukraine Наталка Полтавка) estas Ukraina teatraĵo verkita de Ivan Kotlarevskij.

La Opero en 2 aktoj, Natalka Poltavka, estis la lasta planita prezento de la Kijiva Operkompanio ĉe la Nacia Operejo de Ukrainio Taras Ŝevĉenko en Kievo, antaŭ la Invado de Rusio en Ukrainion (2022).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Bildo de Natalka Poltavka en ĥarkiva revuo «Utrennjaja Zvezda» (ukraine Утренняя звезда). 1834.

Natalka Poltavka (ukraine Наталка Полтавка estas Ukraina teatraĵo verkita de Ivan Kotlarevskij. La teatraĵo estis verkita en 1819 en la ukraina lingvo, kaj unue prezentita en 1821 en la urbo Ĥarkivo,[2] kvankam ĝi ne estis havebla en presaĵo antaŭ 1838.[3] La teatraĵo servis kiel bazo por la opereto Natalka Poltavka de ukraina komponisto Mykola Lysenko, kaj ĝi ankaŭ estis plurfoje adaptita en kino en Ukrainio kaj eksterlande. La teatraĵo havas la ecojn de klasikisma poetiko kaj ankaŭ, en harmonio kun la spirito de ukraina nacia renaskiĝo de la periodo en kiu ĝi estis verkita, klaran intereson en la vivoj de la ordinaraj ukrainaj homoj kaj kamparanoj. Ĉi tiu lasta elemento respondecas pri ĝia granda populareco en Ukrainio kaj en la momento de ĝia verkado kaj en la nuntempo, kaj ankaŭ ĝia influo sur la evoluo de ukraina drama literaturo en la 19-a jarcento.[4][5]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo sekvas la provojn kaj suferojn de Natalka kaj Petro. La koramikoj planas geedziĝi; tamen, la patro de Natalka ne aprobas la geedziĝon ĉar Petro ne estas sufiĉe riĉa por prizorgi Natalka-n en la maniero kiel li opiniis ke ŝi devus esti prizorgita. Petro foriras por gajni la postulatan riĉaĵon. Intertempe, la patro de Natalka forpasas, la familio estas lasita malriĉa kaj ili estas devigitaj translokiĝi en malriĉajn kamparanloĝejojn. Sen novaĵo de Petro dum kvin jaroj, Natalka cedas al la deziroj de sia patrino kaj finfine akceptas sian venontan geedziĝoferton, kiu hazarde venas de maljuna, sed relative riĉa registaroficisto. Petro revenas kun la malgranda riĉaĵo kiun li gajnis por malkovri ke lia amatino promesis sin en geedziĝo al iu alia. Streĉiteco pliiĝas ĝis la geamantoj denove kuniĝas. Inter la ŝajna tragika cirkonstanco de la malfacilaĵoj de la amanto estas la vilaĝa komedia krizhelpo de la rusigita ukraina registaroficisto kiu parolas en kripla lingvo provante malsukcese kopii la lingvon de la rusaj oficialuloj de la tempo. [6] Finfine, vera amo triumfas super ĉio.

Adaptoj al kino[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo estis adaptita en filmon kiu estis publikigita la 24-an de decembro 1936 en Ukrainio. La filmo estis reĝisorita fare de Ivan Kavaleridze.[7][8] Tiu filmo estis la unua adaptado de opereto produktita en la antaŭa Sovetunio.[9][10] Alia filmo, reĝisorita de ukraindevena usonano Vasil Avramenko, estis publikigita jaron poste la 14-an de februaro 1937 en Usono.[11] Tio estis la unua ukrainlingva filmo produktita en Usono.[12]

Adaptoj al opero[redakti | redakti fonton]

Kvankam la unua versio de la teatraĵo en 1819 enhavis kelkajn ukrainajn popolkantojn kiuj estis kantitaj ĉe malsamaj punktoj dum la verko, la unua konata muzika adaptado de la teatraĵo estis farita de Ĥarkiva muzikisto A. Barsytsky kaj estis parte publikigita en 1833. Samtempe la teatraĵo ĉefrolata de M. Ŝĉepkin kiel Vibornij estis premierita en Moskvo en la 1830-aj jaroj kun muziko aranĝita fare de la ĉefviolonisto kaj poste dirigento A. Gurianov. Pli postajn aranĝojn faris A. Yedlichka, M. Vasyliev kaj aliaj.

En 1889 premieris versio de la ukraina komponisto Mikola Lisenko.[13] Tiu ĉi versio superscenigis ĉiujn antaŭajn versiojn de la verko. Lisenko prenis la originajn kantojn de la teatraĵo, kiuj estis plilongigitaj kaj verkis orkestrajn akompanojn al tiuj popolkantoj kaj dancoj en la teatraĵo. Li pligrandigis la muzikan teksaĵon produktante fonan muzikon al kelkaj partoj. La kantoj estis transformitaj en ariojn, uverturo kaj muzikaj interludoj estis aldonitaj kiuj restis fidelaj al la spirito de la teatraĵo de Kotlarevskij. Kvankam la versio de Lisenko estas kutime klasifikita kiel opereto, ĝi estas pli proksima al komika opero, enhavanta longajn pecojn de parolita dialogo.

en 2019 en Ĥarkivo la nova opero Natalka Poltavka de Oleksandr Ŝĉetinskij estis prezentita en la festivalo "Kharkiv assemblies".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Upcoming shows | Національна опера України.
  2. Kharkiv. Encyclopedia of Ukraine.
  3. Pekacz, Jolanta T.. (2002) Music in the Culture of Polish Galicia, 1772-1914. Boydell & Brewer. ISBN 1-58046-109-3.
  4. Drama. Encyclopedia of Ukraine.
  5. Sentimentalism. Encyclopedia of Ukraine.
  6. Dargis, Manohla, "Natalka Poltavka (1936)", Movies & TV Dept., The New York Times. Kontrolita 2008-01-24.
  7. Natalka Poltavka ĉe American Film Institute Catalog
  8. Natalka Poltavka (1936) en Interreta filma datumbazo (angle)
  9. Shevchuk, Yuri, "Harvard Film Archive acquires unique collection of Ukrainian films", The Ukrainian Weekly, Octobro 19, 2003. Kontrolita 2008-01-24.
  10. Egorova, Tatiana. (1997) Soviet Film Music: An Historical Survey. Routledge, p. 59. ISBN 978-3-7186-5911-1.
  11. Natalka Poltavka (1937) en Interreta filma datumbazo (angle)
  12. Halich, Wasyl. (1970) Ukrainians in the United States. Ayer Publishing. ISBN 0-405-00552-0.
  13. Natalka Poltavka (highlights) archiv.registr. 1947, Lenradio, cond. N.Sielicki, P.Zhuravlenko - Vyborny

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Natalka Poltavka en la angla Vikipedio.