Natalo (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon apartigilon.
Natalo
Pejzaĝo de la plaĝo Ponta Negra
Bandeira-natal.png
Blazono Flago
Subŝtato Norda Rio-Grando
Areo 170 km²
Loĝantaro 778.040 (laŭ oficiala popolnombrado de 2005)
Alteco 30 m supermare
Koordinatoj 5°46′S 35°12′U  /  5.767°S, 35.2°U / -5.767; -35.2 (Natalo (Brazilo))Koordinatoj: 5°46′S 35°12′U  /  5.767°S, 35.2°U / -5.767; -35.2 (Natalo (Brazilo))
Horzono UTC-3
Loka regejo Prefeitura Municipal de Natal
Nuna municipestro Carlos Eduardo Nunes Alves

Natalo estas la ĉefurbo de la brazila subŝtato Norda Rio-Grando. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo. Laŭ popolnombrado farita en 2005, ĝi enhavas 778.040 loĝantojn. Ĉefe pro siaj naturaj belaĵoj, ĝi allogas po ĉirkaŭ 2 milonojn da turistoj ĉiun jaron.

Ties originala nomo estas Natal (prononce: nataŭ'), kiu portugallingve signifas "kristnasko". Oni nomis la urbon tiel, ĉar ĝi estis fondita en la kristnasko de 1599.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapa panoramo de Natalo

Natalo estas en la ekstreme nordorienta regiono de Sudameriko, apud Atlantiko, en koordinatoj 5°46' S kaj 35°12' U. Ĝi estas la brazila ĉefurbo plej proksima al Afriko, kaj havas areon grandan je proksimume 170km². Ĝia klimato estas tropika, estante ĝia ĉiujara meztemperaturo 26 °C.

Kune kun la najbaraj municipoj Parnamirim, Macaíba, Extremoz, São Gonçalo do Amarante kaj Ceará-Mirim, la urbo formas la Metropolan Regionon de Natalo, oficialigita perleĝe januare de 1997. Tiu aglomeraĵo enhavas ĉirkaŭ 1.240.734 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En januaro de 1598, laŭ peto de la iberia reĝo Felipe II (tiam Hispanio kaj Portugalio formis unu solan regnon), Manoel de Mascarenhas Homem ordonis la ekkonstruon de la Fortikaĵo de la Tri Reĝoj kiel sekurigilon kontraŭ francoj kaj aliaj popoloj. La urbo estis fondita en la 25a de decembro de 1599 proksime de la fortikaĵo, sub gvido de Jerônimo de Albuquerque. Nederlandaj trupoj okupis Natalon ekde 1633 ĝis 1654, nomanta ĝin Nova Amsterdamo kaj la fortikaĵon Kastelo Keulen. Post la reposediĝo al Portugalio, la antaŭaj nomoj ekreuziĝis kaj la urbo ekkreskiĝis malrapide.

Kuntekste de la Dua mondmilito, la usona armeo konstruis milithavenon proksime de Natalo, pro ties proksimeco al Afriko kaj Eŭropo. La ĉeesto de eksterlandaj trupoj akcele disvolvigis la urbon kaj lasis signojn en la kulturo de la urbo. Tio, kio antaŭe estis milithaveno, estas nun la Internacia Flughaveno Augusto Severo, la ĉefa flughaveno de la ĉirkaŭaĵoj.

Dum la 20-a jarcento, Natalo profitis el la kresko de sal-industrio kaj naft-elfosado en Norda Rio-Grando, ege kresiĝante. Turistoj (unue, ĉefe brazilaj, lastatempe, ĉefe eksterlandaj) multe ekvizitis la urbon, kaj nun ĝi estas unu el la ĉefaj turismlokoj de Brazilo. En 1958, oni fondis en la urbo la Universitaton de Norda Rio-Grando, kiu fariĝis Universitato Federacia de Norda Rio-Grando en 1960.

Esperanto en Natal[redakti | redakti fonton]

Verko sendita de S-ro Arlindo Castor de Lima, portugallingve, al la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Niterói – RJ, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957. Ĝi estis pli ampleksa, sed nun resume esperantigita de D-ro Osvaldo Pires de Holanda, sen malprofito de la ĉefaj historiaj okazintaĵoj.

La Analoj de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói – RJ, registras, ke en tiu grava kongreso estis prezentita verko sendita de S-ro Arlindo Castor de Lima, tiutempe nelacigebla disvastiganto de Esperanto en tiu grava urbo de la brazila Nordorienta Regiono.

Ĉar neniu reprezentanto de Ŝtato “Rio Grande do Norte” partoprenis en la kongreso, la verko de S-ro Arlindo Castor de Lima estis legata de S-ro Octavio Vianna Peixoto, unua sekretario de la kongreso. Komence, la subskribinto deklaras, ke laŭ invito de D-ro Mario Ritter Nunes, prezidanto de la loka organiza komitato, li klopodus plenumi la honoran taskon rilate almenaŭ al la plej gravaj faktoj okazintaj en la “Potigvaraj Teroj” pri la lingvo Esperanto, de 1940 ĝis nune:

“Antaŭ la ekzisto de Potigvara Esperanto-Asocio, estis nur izolitaj esperantistoj. Estas informo, ke “Liga Artístico-Operária de Natal” gvidis E-kurson en la jaro 1926, la instruisto estis S-ro Jerônimo dos Santos. Krom tiu samideano ni havas informon pri la ekzisto de aliaj esperantistoj: João Pereira de Siqueira, en Natal; Jorge Cruz, en Macau; Estevão Alves, en Macaíba; D-ro Maltez Fernandes, en Carnaúbas; D-ro Gentil Fernandes, en Areia Branca; kaj Targino Soares, en Mossoró, kie estis fondita la unua E-grupo en la Ŝtato, laŭ notoj de S-ro Moacir da Silva Cunha”.

“En 1940 Moacir Silva Cunha, ĵurnalisto kaj vojaĝkomizo de “Laboratório Raul Leite”, translokiĝis al Natal. Iun tagon, hazarde, mi legis la ĵurnalon “O Estandarte”, kiu aperigis du artikolojn, unu lia kaj alian skribita de mi. Informita ke li estas esperantisto kaj dezirante kontakti lin, mi sendis bileton gratulante lin pro lia artikolo. La respondo venis en Esperanto kaj mi komprenis nenion. Kelkajn tagojn poste mi vizitis lin, en lia apartamento en la hotelo “América”, kie mi vidis, je la unua fojo, veran E-bibliotekon enhavanta verkojn eldonitaj en pluraj landoj. Tiun saman tagon ni projektis la fondon de E-grupo, kaj per la helpo de José de Alcântara Barbosa kaj la ĵurnalisto Luiz Mario Alves, ni sukcesis informojn ĉe Brazila Esperanto-Ligo kaj orientado de la samideanoj Hermes Pitta, el Salvador kaj Maria do Socorro Monteiro, el Garanhuns, kiuj poste fariĝis niaj amikoj”.

“Tiamaniere, la 28-an de Septembro 1940, en la sidejo de Asocio de Instruistoj de Natal, kaj la ĉeesto de pluraj aŭtoritatuloj civilaj, militistaj kaj ekleziaj; instruistoj; ĵurnalistoj; kaj granda nombro da personoj, estis fondita Esperanta Asocio de Rio Grande do Norte. Prezidis la solenaĵon verkisto Luiz da Câmara Cascudo, kiu deklaris fondita la asocion kaj sinsekve, per aklamo, estis elektita la jena estraro: Prezidanto, Moacir da Silva Cunha; Ĝenerala Sekretario, Luiz M. Alves; 1-a Sekretario, Arlindo Castor de Lima; 2-a Sekretario, José de Alcântara Barbosa; Kasisto, A. Calmon Costa; Bibliotekistino, Prof-ino Edite Câmara; Direktoro de la Departemento de Propagando kaj Kulturo, Raul Lemos. Estis elektitaj kiel honoraj membroj: la verkisto Luiz da Câmara Cascudo, D-ro Alberto Couto Fernandes kaj Prof. Ismael Gomes Braga”.

“La enpostenigo de la estraro okazis la 1-an de Novembro de la sama jaro, sub la prezido de D-ro Américo de Oliveira Costa, estro de la kabineto de Lia Moŝto la Federacia Regdelegito de la Ŝtato, kiu realigis belan prelegon, ĉeestis.

Nuntempe la Potgvara Esperanto-Asocio estas en "Travessa Joaquim Guedes, 24a, Cidade Alta, Natal - RN".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]