Natasha Jiménez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natasha Jiménez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01) (123-jaraĝa)
en Kostariko
Ŝtataneco Kostariko
Okupo
Okupo aktivulo • GLAT-aktivulo
vdr

Natasha JIMÉNEZ estas transgenra kaj interseksa aktivulino kaj aŭtoro, kiu estas nuntempe la Ĝenerala Kunordiganto de MULABI, latin-amerika spaco de Seksecoj kaj Rajtoj, kaj amfitriono de la Interseksa Sekretariejo de ILGA.[1] Ŝi estas membro de la konsulta konsilio por la unua fondaĵo de interseksaj homaj rajtoj kaj ŝi partoprenis en la unua interseksa kunveno antaŭ la Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj.[1][2][3]

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Interseksa kaj transgenra aktivulo dum pli ol 20 jaroj, Jiménez komencis sian aktivismon en feminismaj kaj GLAT movadoj en Latin-Ameriko, kaj parolas en aro da naciaj kaj internaciaj institucioj pri homaj rajtoj.[1][4]

En marto 2013, Jiménez, kune kun Mauro Cabral, Paula Sandrine Marchado kaj Pidgeon Pagonis atestis antaŭ la Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj pri la Situacio de Homaj Rajtoj por Interseksaj Personoj en Ameriko. En la unua kunveno pri interseksaj homaj rajtoj antaŭ la Komisiono, ĉiu dividis siajn personajn spertojn kaj prezentis la plej gravajn temojn, kiel la "ĥirurgia" normaligo en la reprodukta sistemo de interseksaj infanoj.[3][5]

En 2015, Jiménez aliĝis al internacia konsulta konsilio de filantropia fondaĵo de Interseksaj Homaj Rajtoj establita fare de Astraea Lesbian Foundation for Justice.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jiménez kontribuis al Inter: Erfahrungen intergeschlechtlicher Menschen in der Welt der zwei Geschlechter, publikigita de Elisa Barth, Kio estas la Punkto de Revolucio se mi ne Povas Danci de Jane Barry kaj Jelena Dordevic, kaj Interdicciones publikigita de Mauro Cabral.[6][1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Introducing the Intersex Fund team at Astraea!. Astraea Lesbian Foundation for Justice (16 de junio de 2015). Arkivita el la originalo je 2015-07-03. Alirita 2015-07-02.
  2. Boost for Intersex activists and organisations. Swedish Federation for Lesbian, Gay, Bisexual and Transgender Rights (RFSL) (16 de januaro de 2015). Arkivita el la originalo je 2015-07-04. Alirita 2015-07-02.
  3. 3,0 3,1 Situation of Human Rights of Intersex Persons in the Americas Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, Center for Human Rights and Humanitarian Law, March 21, 2013
  4. Voices of LGBTI Defenders. International Service for Human Rights (26 de junio de 2015). Arkivita el la originalo je 2019-06-05. Alirita 2015-07-03.
  5. Schedule of Hearings 147o Session Inter-American Commission on Human Rights (IACHR), Organization of American States, 2013
  6. Barth, Elisa. (2013) Inter: Erfahrungen intergeschlechtlicher Menschen in der Welt der zwei Geschlechter (germane). Berlino: NoNo Verlag. ISBN 978-3-942471-03-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Natasha Jiménez en la hispana Vikipedio.