Nathalie Appéré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathalie Appéré
Nathalie Appéré en februaro 2013.
Nathalie Appéré en februaro 2013.
Persona informo
Nathalie Appéré
Naskiĝo 8-a de julio 1975[1]
en Ploemeur (Morbihan)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Rennes
Partio Socialisma Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto • Class A official • cadres de la fonction publique vd
Aktiva en ParizoRenno vd
En TTT http://www.nathalieappere.fr/
Deputito de Ille-et-Vilaine
Dum 20-a de junio 2012 (Elekto en la 17-a de junio 2012)
Antaŭulo Philippe Tourtelier
Urbestro de Rennes
Dum ekde 4-a de aprilo 2014 (Elekto en la 30-a de marto 2014)
Antaŭulo Daniel Delaveau
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nathalie APPÉRÉ [natali Apere] estas franca virina politikisto naskiĝinta en la 8-a de julio 1975 en Ploemeur (departemento Morbihan). Ŝi estas membro de la Socialisma Partio (PS). Ŝi estas deputito de Ille-et-Vilaine de la 20-a de junio 2012 kaj urbestro de Rennes de la 4-a de aprilo 2014[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nathalie Appéré ekloĝis en Rennes en 1993 post bakalaŭra sukceso. Ŝi eniris la Instituton pri Politikaj Studoj de Rennes, el kiu ŝi eliras duarange de la promocio en 1996 antaŭ ol kompletigi sian edukadon per tria universitata fazo pri loka publika agado.

Ŝi komencis karieron en konsilado al kolektivumoj, poste en la loka socia evoluigo. Post unua profesia spertiĝo kiel komisiito pri studo en la regiona instituto pri sociala laboro de Rennes inter 1996 kaj 1998, ŝi estis direktorino de la integrita publika infrastruktura servo de Saint-Jacques-de-la-Lande ĝis en 2008.

Je alveno en Rennes, ŝi aliĝis al la Movado de la Junaj Socialistoj okaze de la prezidenta kampanjo de 1995. Membro de la Socialisma Partio, ŝi prenis departementajn respondecojn, aparte tiu de proparolanto de la socialisma federacio de Ille-et-Vilaine.

En la urbaj balotoj de 2001, ŝi estis elektita sur la listo kondukita de Edmond Hervé en Rennes, ŝi fariĝis vicurbestro pri asocia vivo. Ŝi efektivigis ampleksajn projektojn, aparte la reformon de "Office social et culturel rennais" (esperante renna sociala kaj kultura servo).

Estrino de la urba kampanjo de Daniel Delaveau en 2008, ŝi fariĝis la unua vicurbestro pri solidareco kaj vicprezidanto de aglomera komunumo Rennes Métropole komisiita pri socia kunligo. Ŝi aparte instigis la starigon de la karto « Sortir »[3] kaj zorgis pri la supervido de la rebonigo de la malnova centro de Rennes[4].

Per sia urba mandato, ŝi estis ankaŭ prezidanto de la supervida konsilio de la hospitala centro Guillaume-Régnier de 2010 ĝis fino de 2012. Komence de 2012, ŝi subtenis strikon fronte al la manko de akceptaj kapabloj por pacientoj[5],[6].

je nacia nivelo, ŝi estis nomumita en 2010 vicprezidanto de la nacia Konsilio de urboj, institucio prezidata de la ĉefministro, kompetenta pri temoj rilataj al la urba politiko, publika agado direkte al problemhavaj kvartaloj kaj teritorioj[7],[8],[9],[10],[11].

Nathalie Appéré subtenis François Hollande okaze de la civitanaj primaraj balotoj organizitaj de la socialisma partio en 2011[12].

Nahalie Apperé kaj François Hollande en septembro 2011 en Rennes.

Okaze de la deputitaj balotoj de 2002, ŝi estis elektita anstataŭanto de Philippe Tourtelier, socialisma deputito de la 2-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine. Post la decido de tiu lasta ne sin reprezenti por tria mandato okaze de la deputitaj balotoj de 2012, ŝi fariĝis la kandidato de la socialisma partio. Kiam ŝi ekoficis, ŝi promesis antaŭ la socialismaj aktivuloj forlasi sian lokajn plenumajn oficojn sed esprimis sian deziron plu sidi en la urba Konsilio de Rennes[13],[14],[15].

La 17-an de junio 2012, ŝi estis elektita deputito de la 2-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine en la unua balota vico kun 63,45 % de al voĉoj fronte al la kandidato de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), Bertrand Plouvier[16] kaj tiel eniras la Nacian Asembleon.

Patrino de du infanoj[17], ŝi vivas en la kvartalo Maurepas-Patton-Bellangerais[18].

En decembro 2012, ŝi oficiale sciigis sian kandidatiĝon al la urbodomo de Rennes por la socialisma partio por la municipaj balotoj de 2014[19]. Kvankam ŝi plurfoje esprimis sin kontraŭ mandatakumulo, Nathalie Appéré fine deklaris deziri konservi sian deputitan mandaton ĝis la fino de sia mandato eĉ se elektita kiel urbestro de Rennes[20].

La 4-an de aprilo 2014, ŝi fariĝis la unua virino elektita urbestro de Rennes[21] post kiam ŝia listo ricevis 55,83% de la voĉoj en la dua vico de la municipaj balotoj alianciĝinte kun la listo "EELV-Front de Gauche" (esperante "Eŭropo Ekologio La veduloj - Maldekstra Fronto)[22].

Mandatoj[redakti | redakti fonton]

Nathalie Appéré antaŭ la urbodomo de Rennes.
Naciaj mandatoj
Urbaj mandatoj
  • De 2001 ĝis 2008 : vicurbestro de Rennes (Edmond Hervé) komisiita pri asocia vivo ;
  • De 2008 ĝis septembro 2012 : unua vicurbestro de Rennes (Daniel Delaveau), delegita al solidareco.
  • De septembro 2012 ĝis aprilo 2014 : urba konsiliano delegita de Rennes
  • De la 4-a de aprilo 2014 : urbestro de Rennes
Komunumaraj mandatoj
  • De 2001 ĝis 2008 : komunumara konsiliano de Rennes Métropole
  • De 2008 ĝis septembro 2012 : Vicprezidanto de aglomera komunumaro Rennes Métropole delmegita pri socia kunligo.
  • De septembro 2012 : komunumara konsiliano de Rennes Métropole

Aliaj respondecoj[redakti | redakti fonton]

  • De 2008 ĝis septembro 2012 : vicprezidanto de la administra Konsilio de la urba centro pri sociala agado[23]
  • De 2010 : vicprezidanto de la nacia Konsilio pri urboj, institucio prezidata de la ĉefministro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mme Nathalie Appéré (france).
  2. « Municipaj balotoj de Rennes. Nathalie Appéré estas elektita urbestro, ŝia registaro malkovrita », gazeto Ouest-France, la 4-an de aprilo 2014.
  3. (marto 2012) “La carte "Sortir !" séduit son monde et s'exporte”, 20 Minutes. 
  4. (januaro 2012) “Rennes tente de sauver ses maisons à colombage, copropriété à la dérive (Edition Abonnée)”, Le Monde. 
  5. Nohra, Samuel (februaro 2012). “Grève des entrées au centre Guillaume-Régnier”, Ouest-France (fr). Alirita la 20-an de junio 2012.. 
  6. (aprilo 2012) “Nathalie Appéré pourrait démissionner du conseil de surveillance de Guillaume-Régnier”, Le Mensuel de Rennes (fr). Alirita la 20-an de junio 2012.. 
  7. (oktobro 2010) “Urbaine et Solidaire”, La Gazette des communes. 
  8. (majo 2011) “Les 15 politiques aŭ manettes”, L'Expansion. 
  9. (marto 2010) “Nathalie Appéré et Xavier Lemoine, Conseil national des villes”, La Gazette Santé Sociale. 
  10. (aprilo 2011) “Comment densifier la ville sans créer de ghetto ?”, Libération. 
  11. (majo 2011) “Le Conseil national des villes approfondit toutes les questions liées à la politique de la ville”, Le Gouvernement. 
  12. Soutiens de François HOLLANDE en Ille-et-Vilaine (2013). Alirita la 12-an de julio 2013.[rompita ligilo]
  13. (marto 2012) “Législatives au PS : ils ne pourront pas cumuler”, Ouest-France. 
  14. (decembro 2011) “Législatives : les militants du Parti Socialiste ont désigné leurs candidats - Rennes”, Ouest-France. 
  15. (marto 2012) “La Voix est Libre Bretagne”, France 3 Bretagne. 
  16. Ministerio pri enlandaj aferoj
  17. Mandine, Muriel (junio 2012). “Cinq nouveaŭ, trois réélus : qui sont nos députés”, Ouest-France (fr). 
  18. www.nathalieappere.fr (2013). Portrait de Nathalie Appéré. Arkivita el la originalo je 2014-04-11. Alirita la 12-an de julio 2013.
  19. ouest-france.fr (2012). Municipales à Rennes. La députée Nathalie Appéré candidate à l’investiture du PS. Alirita la 30-an de decembro 2012.
  20. http://www.ouest-france.fr/rennes-la-deputee-nathalie-appere-ps-lance-sa-campagne-1624735
  21. « Urbaj balotoj en Rennes. Revivu la instaliĝon de la nova konsilio », gazeto "Ouest-France", la 14-an de aprilo 2014.
  22. france3
  23. Ville de Rennes : Centre communal d'action sociale. Ville de Rennes (10-a de januaro 2011). Arkivita el la originalo je 2012-06-18. Alirita la 20-an de junio 2012.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazeto "Ouest-France", eldono de Rennes, 16-a de novembro 2011
  • Gazeto "Ouest-France", eldono de Rennes, 7-a de marto 2012
  • Gazeto "Ouest-France", eldono de Rennes, 21-a de decembro 2012
  • Gazeto "Le Mensuel de Rennes", n° 29, oktobro 2011, paĝo 14
  • Gazeto "L'Expansion", n° 753, majo 2011
  • Gazeto "20 Minutes", 7-a de marto 2012
  • Gazeto "La Gazette des Communes", 4-a de oktobro 2010, paĝo 146
  • Gazeto "Le Monde", 20-a de januaro 2012 - Rennes provas savi siajn domojn kun lingva strukturo, ruiniĝanta kunposedeco
  • France 3 Bretonio, 10-a de marto 2012, Nathalie Appéré invitito de televida elsendaĵo « La Voix est Libre »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]