Nathalie Cardone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathalie Cardone
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1967 (1967-03-29) (57-jaraĝa)
en Paŭo
Lingvoj francahispana
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Louis-Barthou
Familio
Infano Jim Bauer
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://nathaliecardone.malibuprod.com
vdr

Nathalie CARDONE estas franca aktorino kaj kantistino (naskiĝis la  29-an de marto 1967(nun 1967-03-29) (57‑jara) en Pau (Pyrénées-Atlantiques)) de sicilia patro kaj hispana patrino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nathalie aperis unuafoje en franca kino en 1988 en filmo Drôle d'endroit pour une rencontre kun Gérard Depardieu kaj Catherine Deneuve.

Ŝia kariero estis lanĉita, kaj post eta rolo en La Petite Voleuse, ŝi rolis kun Smaïn en J'aurais jamais dû croiser son regard.

Roloj sinsekvis ĝis 1997, kiam Nathalie renkontis Laurent Boutonnat, kiu serĉis hispanlingvan interpretistinon por rekanti Hasta siempre, la faman himnon de Carlos Puebla. La kanzono estis registrita kaj fariĝis ŝlagro en 1997, kaj platina disko kun pli ol 750,000 ekzempleroj venditaj.

Dank'al tiu sukceso, Nathalie mem komponis duan titolon, Populaire, en roka stilo tre malsama de la unua, kaj ne renkontis la atenditan sukceson.

En 1999 aperis tria titolo titolita ... Mon ange; tiu balado komponita de Nathalie havigis al ŝi arĝentan diskon. Ŝia unua albumo tuj sekvis.

Muzikvideo estis filmita por Baila si, la kvara eltiraĵo de la albumo, sed tiu ĉi ne aperis kiel unuopaĵo en Francio. Nathalie registris internacian version de sia albumo kun multaj kanzonoj rekantitaj en la angla. Poste, ŝi partoprenis la kolektivan unuopaĵon "Les Voix de l'espoir", tiun de "Le Cœur des femmes" kaj faris koncertojn.

Post pluraj jaroj da foresto, Nathalie revenis en 2008 per unuopaĵo, Yo soy rebelde. La titolo restis dum 22 semajnoj en ĉarto "Top 100" de vendoj de unuopaĵoj, kaj tuj atingis 24-an rangon.

Tiu ĉi titolo ankaŭ haveblas en kvar kompilaĵoj 100 tubes pour les vacances, 2008 – volumo 2, Hasta Siempre kaj Les plus belles ballades Chérie FM.

Ŝia nova albumo titolita Servir le beau aperas lundon, la 3-an de novembro 2008. Ĝi konsistas el 11 titoloj kun riĉaj kaj variaj muzikaj influoj (Pop', rok', tango, balado...). La unuopaĵo Ma sœur akompanas la aperon de tiu nova kaj dua albumo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Nathalie Cardone
  • 2008: Servir le beau
  1. Yo soy rebelde
  2. Servir le beau
  3. Le temps des fleurs
  4. Whispers
  5. Mister Jim
  6. Si se calla el cantor
  7. La journée de la femme
  8. Ma sœur (sera jamais ma rivale)
  9. Et si je pars
  10. Hasta siempre!
  11. Maman

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Unuopaĵo Rango de vendoj Albumo
Francio Belgio Nederlando
1997 Hasta siempre 2 1 99 Nathalie Cardone
1998 Populaire 88
1999 ...Mon ange 8 2
Baila si
Les hommes de ma vie (promo)
2001 Que serai-je demain ?
(partopreno en kolektivo Les voix de l'espoir)
92
2002 Djimen
(Sally Nyolo featuring Nathalie Cardone & Jean Jacques Milteau)
Zaïone
2003 Combat Combo
(partopreno en kolektivo Le cœur des femmes)
22 Le cœur des femmes
2004 Libération
(Zoxea Feat. Nathalie Cardone)
Dans la lumière
2008 Yo soy rebelde / Hasta siempre 24 Servir le beau
Ma sœur (ne sera jamais ma rivale)
2009 Le temps des fleurs / Si se calla el cantor / Journée de la femme Servir le beau
Si se calla el cantor / Mister Jim / Hasta siempre!

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]