Nathan Knorr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathan Knorr
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1905 (1905-04-23)
en Bethlehem (Pensilvanio)
Morto 8-an de junio 1977 (1977-06-08) (72-jaraĝa)
en Wallkill
Mortokialo cerba kancero
Ŝtataneco Usono
Subskribo Nathan Knorr
Okupo
Okupo religiestro
vdr

Nathan Homer KNORR (naskiĝis la 23-an de aprilo 1905 en Bethlehem,Pensilvanio, mortis la 8-an de junio 1977) estis la tria prezidanto de la Societo Gardoturo, ekiĝante 13-an de januaro 1942, anstataŭante al Joseph Franklin Rutherford, kiu deĵoris en la pozicio ekde 1916.

Knorr signife kontribuis al Atestantoj de Jehovo, kun intensa instrua fokuso. Ene de unu monato de lia oficado, estis faritaj la demarŝoj por "Progresiga Kurso en Teokratia Ministerio", lernejo kiu havis bibliesploradon kaj paroladon. La 24-an de septembro1942, Knorr indikis ke la societo establu alian lernejon por trejni misiistojn por la servo en eksterlando. La sugesto estis unuanime aprobita de la Komisiono de direktoroj. La unua klaso de la Gilead-Lernejo, la nomo donita al tiu misia lernejo, komenciĝis en februaro 1943.

Knorr aranĝis la kreadon de novaj sekcioficejoj en multaj landoj. En 1942, kiam li iĝis prezidanto, ekzistis 25 sekcioficejoj tutmonde. Antaŭ 1946, malgraŭ la okazaĵoj de la Dua Mondmilito, la nombro da sekcioficejoj pliiĝis al 57. Dum la venontaj 30 jaroj, la nombro da sekcioficejoj pliiĝis al 97.

La doktrino de la malakcepto de sangotransfuzo ankaŭ estis lanĉita dum la gvidado de Knorr. Li mortis pro cerba tumoro ricevinte hospicoprizorgon ĉe etendaĵo de la jehovatestanta monda sidejo en Nov-Jorko.