Nathaniel Dance-Holland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathaniel Dance-Holland
Persona informo
Nathaniel Dance-Holland
Naskiĝo 8-an de majo 1735 (1735-05-08)
en Reĝlando de Granda Britio
Morto 15-an de oktobro 1811 (1811-10-15) (76-jaraĝa)
en Didcot
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro George Dance the Elder vd
Patrino Elizabeth Gould vd
Gefratoj George Dance the Younger vd
Edz(in)o Harriett Bishopp vd
Profesio
Alia nomo Dance, Nathaniel • Holland, Nathaniel Dance vd
Okupo pentristo • politikisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1753–1782 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Nathaniel Dance-Holland, 1a Baronet kaj Akademiano (8a de Majo 1735 – 15a de Oktobro 1811) estis elstara angla pentristo de portretoj kaj poste politikisto.

Li studis en Italio kaj je sia reveno al Anglio, li iĝis sukcesa pentristo de portretoj. Kun Francis Hayman kaj lia frato arkitekto George Dance la Juna, li estis unu el la fondintaj membroj de la Reĝa Akademio de Artoj en 1768.

James Cook, portretita de Nathaniel Dance, ĉ. 1775, National Maritime Museum, Greenwich.

Li estis komisiita por pentri la reĝon Georgon la 3-an kaj la reĝinon, plus la kapitanon James Cook kaj la aktoron David Garrick. Lia grupa portreto The Pybus Family (1769) estas en la kolekto de la Nacia Galerio de Viktorio, Melburno, Aŭstralio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.ngv.vic.gov.au. Arkivita el la originalo je 2009-10-02. Alirita 2018-10-24.