Nativismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nativismo (ankaŭ nomebla denaskismonasklokismo) estas sinteno aŭ movado, kiu favoras la interesojn de difinitaj establitaj loĝantoj de regiono aŭ lando respektive la pretendojn de novalvenintoj aŭ enmigrintoj. Ĝi povas kunimplici la sinasertadon aŭ ekzistodaŭrigon de tiaj individuoj aŭ ilia kulturo.

Nativismo kutime signifas opozicion kontraŭ enmigrado aŭ klopodadon malaltigi la politikan aŭ juran statuson de specifaj etnaj aŭ kulturaj grupoj, ĉar oni konsideras ilin malfavoraj aŭ fremdaj al la establita loka kulturo kaj ĉar oni konsideras ilin neasimileblaj.

Laŭ Fetzer (2000), opozicio kontraŭ enmigrado oftas en multaj landoj pro demandoj de nacia, kultura aŭ religia identeco. Oni studis la fenomenon precipe en Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj Usono, sed ankaŭ en Eŭropo dum la pasintaj jaroj. "Nativismo" fariĝis ĝenerala termino por "opozicio kontraŭ enmigrado" bazita sur timoj, ke la enmigrantoj misformos aŭ ruinigos ekzistantajn kulturajn valorojn. Tio povas esprimiĝi kiel kritiko al multkulturismo.

Kie la nativisma movado ekzistas ene de dominanta kulturo, ĝi tendencas ligiĝi kun ksenofobiaj kaj asimilismaj projektoj. Ĉe la alia flanko de la spektro, en situacioj, en kiuj enmigrantoj (setlantoj) grave supernombras la praloĝantojn, aŭ en kiuj la interkontakto trudas ekonomiajn kaj kulturajn ŝanĝojn, nativismaj movadoj (kutime nomataj en tiu kazo "indiĝenismaj") povas ebligi kulturan travivon.

En la etnologio oni nomas nativisma socian movadon, kiu proklamas la repotenciĝon de la indiĝenoj en koloniita loko kaj la refortiĝon de la indiĝena kulturo. En 1943, Ralph Linton publikigis referaĵon pri nativismaj movadoj, kiu establis la fenomenon kiel apartan temon de etnologiaj studoj pri kulturŝanĝiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]