Natria deka-vanadato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natria dekavanadato)
Natria dekavanadato
Kemia strukturo de la
Natria dekavanadato
3D Kristala strukturo de la
Natria dekavanadato
Ruĝkolora kristalo de Natria deka-vanadato
Kemia formulo
Na6[V10O28]
CAS-numero-kodo 12315-57-0
Fizikaj proprecoj
Aspekto Oranĝokolora solido
Molmaso 1419.6 g mol−1
Fandopunkto 850 °C[1]
Bolpunkto 3380 °C[1]
Sekurecaj Indikoj
Risko R23/24/25
Sekureco S36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H312, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P304+340, P302+352, P330, P363, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria dekavanadato , dekavanadato de natrioNa6[V10O28] estas neorganika kombinaĵo, natria salo de la anjono dekavanadato [V10O28]6−. Dekavanadato estas la sola inter la vanadatoj[2] kiu donas oranĝokoloran solvaĵon. Sennombraj saloj kaj derivaĵoj estis izolitaj ekde 1956 kiam ĝi unue estis priskribita.

Preparado[redakti | redakti fonton]

  • Dekavanadato de natrio estiĝas pere de acida solvaĵo de vanadato:
10 Na3[VO4]·nH2O + 24 HOAc → Na6[V10O28]·18 H2O + 24 NaOAc

La estiĝo de dekavanadato plibonegiĝas per tenado de pH inter 4 kaj 7. La produkto povas puriĝi pere de akvo-rekristaliĝo. Ĉi-sintezo evitas la enkondukon de strangaj katjonoj, kun escepto de H+. Aliflanke, variaĵo da aliaj miksitaj katjonoj dekavanadatoj formiĝos. Tipaj flankaj produktoj estas [VO3] kaj heksavanadatoj [V6O16]−2 anjonoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La dekavanadataj kristaloj konsistas je ses fanditaj VO6 oktaedroj. Ĉi tiu inkludas two centraj VO6 oktaedraj kaj kvar grupoj da VO5 periferaj kvarlatera-piramidoj. Ekzistas sep unikaj grupoj da oksigenatomoj. Du el ili ligiĝas al ses vanadataj centroj, kvar al tri vanadataj centroj, dekkvar el ili kuŝas inter la limoj de la lateroj de la paroj de la centraj vanadatoj, kaj finfine du grupoj staras en perifera pozicio.

La oksidonombro de la vanado en la dekavanadato estas +5. Vanada por agi kiel oksidagento kaj formas vanadon (IV) kaj vanadon (V). La aera ekspozicio konservas la vanadaton, igante ilin stabilajn komponaĵojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj vanadatoj[redakti | redakti fonton]

  • (NH4)6[V10O28]·6H2O
  • K6[V10O28]·9H2O
  • K6[V10O28]·10H2O
  • Ca3[V10O28]·16H2O
  • K2Mg2[V10O28]·16H2O
  • K2Zn2[V10O28]·16H2O
  • Cs2Mg2[V10O28]·16H2O
  • Cs4Na2[V10O28]·10H2O
  • K4Na2[V10O28]·16H2O
  • Sr3[V10O28]·22H2O
  • Ba3[V10O28]·19H2O
  • [(C6H5)4P]H3V10O28·4CH3CN
  • Ag6[V10O28]·4H2O

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Santa Cruz Biotechnology
  2. Vanadatoj estas oksoanjonoj de vanado, tio estas, anjonoj enhavanta oksigenon kaj vanadon. Metavanadatoj kaj ortovanadatoj estas aliaj tipoj de vanadatoj.