Saltu al enhavo

Natria dodekila sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria laŭrila sulfato
Kemia strukturo de la
Natria laŭrila sulfato
3D Kemia strukturo de la
Natria laŭrila sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Laŭrila sulfato de natrio
  • Dodekila sulfato de natrio
Kemia formulo
H3C(CH2)10CH2OSO3Na
CAS-numero-kodo151–21–3
ChemSpider kodo8677
PubChem-kodo3423265
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka aŭ kremokolora
solido senodora
Molmaso288,372 g mol−1
SmilesCCCCCCCCCCCCOS
(=O)([O-])=O.[Na+]
Denseco1,01 g/cm3
Refrakta indico 1,461
Fandopunkto206 °C (403 ; 479 K)
Bolpunkto380 °C
Sekurecaj Indikoj
RiskoR11 R21/22 R36/37/38
SekurecoS26 S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH228, H302+332, H315, H318, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P261, P280, P301+312, P330, P305+351+338, P310, P370+378
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria laŭrila sulfato, laŭrila sulfato de natrio (LSN) aŭ H3C(CH2)10CH2OSO3Na estas organika kombinaĵo de natrio, sulfata acido kaj laŭrata acido, surfaktanto[1] kaj emulsianto uzata en multaj produktoj por purigo kaj higieno. Ĉi-salo konsistas je 12-karbona ĉeno ligita al sulfata grupo, donante al la substanco amfifilajn proprecojn[2] necesa por la sapsurogatoj. Derivita el kokosoleo kaj palmoleo, ĝi estas ordinara komponanto de multaj dompurigaĵoj.

Produktado

[redakti | redakti fonton]

Laŭrila sulfato de natrio estas sintezebla per traktado de laŭrila alkoholo, "sulfura trioksido", oleumo aŭ klorosulfata acido por estigi la hidrogenan laŭrilan sulfaton. La industrie uzata metodo kutime uzas sulfuran trioksidan gason. La rezultanta produkto tiam estas neŭtraligita per aldono de kaŭstika sodonatria karbonato.

Laŭrila alkoholo siavice ordinare derivatas aŭ el la kokosoleo aŭ el la manĝebla semo de la palmoleo per hidrolizo, kie la respektiva grasacido liberiĝas, sekvata de hidrogenizo. Pro ĉi-metodo je sintezo, komercaj specimenoj de laŭrila sulfato de natrio ofte estas miksaĵo de aliaj alkilaj sulfatoj, kie la dodekila sulfato estas la ĉefa komponaĵo. LSN estas komerce disponebla en pulvoro- aŭ buleto-formo, kaj laŭŝajne la buletoj dissolviĝas pli rapidaj ol la pulvoro-formo en akvo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Handbook of Preservatives, Michael Ash, Irene Ash
  2. Amfifilaj aŭ amfipataj molekuloj estas tiuj kiuj prezentas hidrofilan regionon (kiu estas solvebla en akva medio) kaj hidrofoban regionon nesolveblan en akvo, sed solvebla en lipidoj kaj organikaj solvantoj.