Natria laŭroila sarkozinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Natria laŭroila sarkozinato
Lauroylsarcosine.svg
Kemia strukturo de
Laŭroila sarkozino
Alternativa(j) nomo(j)
Laŭroila sarkozinato de natrio
Kemia formulo
C15H28NNaO3
CAS-numero-kodo 137-16-6
ChemSpider kodo 7071
PubChem-kodo 23668817
Fizikaj proprecoj
Molara maso 293.38 g mol−1
Smiles CCCCCCCCCCCC
(=O)N(C)CC(=O)[O-].[Na+]
Denseco 1,033 g/cm3
Fandopunkto 140 °C (284 °F; 413 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R36/37/38 R41
Sekureco S22 S24 S25 S26
S36 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
Irita
Xi
Irita
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H330
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P280, P284, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria laŭroila sarkozinato, laŭroila sarkozinato de natrioC15H28NNaO3, konata ankaŭ kiel sarkozilo, estas jona surfaktanto derivita el sarkozino kaj uzata kiel ŝaŭmiganto kaj purigagento en ŝampuoj, razkremo, dentokremo kaj produktoj por akvolavado. En eksperimentoj pri molekula biologio, sarkozilo[2] uzatas kiel inhibanto de DNA transskribado[3].

Ĉi-surfaktanto estas amfifila[4] pro la hidrofoba 12-karbona ĉeno (laŭroila) kaj la hidrofila karboksilato. Pro tio ke la nitrogenatomo estas amida ligo, la nitrogeno ne estas pH aktiva kaj estas neŭtrale ŝarĝita en akvaj solvaĵoj sendepende de la pH. La karboksilato havas (pKa) ĉirkaŭ 3,6 kaj do estas negative ŝarĝita en solvaĵoj kun pH pli grandaj ol 5.5.

Veziketoj pH-sensivaj estas prepareblaj uzante ĉi-surfaktanto kun alia katjona aŭ akvo-nesolveblaj amfifiloj tiel kiel la n-dekanolo. Aldono de miksaĵo da egalaj partoj de natria laŭroila sarkozinato kaj la ne-jona surfaktanto sorbitola unulaŭrato en akvon rezultas en formado de kvazaŭ-micelaj aldonaĵoj eĉ se neniu surfaktanto formis micelojn kiam ĉeestante sola. Tiaj aldonaĵoj povas helpi dum transporto de aliaj pli etaj molekuloj, tiel kiel drogoj, tra haŭto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigma Aldrich
  2. Unwanted Effects of Cosmetics and Drugs Used in Dermatology, Issue 282, Anton C. de Groot, Johan Pieter Nater, J. Willem Weyland
  3. Animal Ribosomes: Experimental Studies of the Last Five Years
  4. Amfifilaj aŭ amfipataj molekuloj estas tiuj kiuj prezentas hidrofilan regionon (kiu estas solvebla en akva medio) kaj hidrofoban regionon nesolveblan en akvo, sed solvebla en lipidoj kaj organikaj solvantoj.